Kaskomutuoj

(Alidirektita el Pauxi)

La genro Pauxi konsistas el tri specioj de kaskomutuoj, nome surteraj nigraj kokoformaj birdospecioj kun ornamaj kaskoj surkape. Ĉiuj tri troviĝas nur en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaskomutuoj
Kaskomutuo, Pauxi pauxi
Kaskomutuo, Pauxi pauxi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Kracenoj
Genro: Pauxi
(Temminck, 1813)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu genro enhavas nur 3 speciojn, nome la jenaj:

Taksonomio redakti

Kiel indikita de analizo de DNA kaj kalibrita per informo el geologio, la prauloj de tiu genro probable diverĝis el tiuj de la genro Mitu, ties plej proksimaj vivantaj parencoj, en la Tortoniano (komence de la fina Mioceno), antaŭ ĉirkaŭ 8-7.4 mj. Oni ne konas kiel oni venis al la nuna distribuado en 4 malgrandaj areoj tre distaj unu de alia. Ĉar la kaskomutuoj estas birdoj de deklivaroj kaj altaj teroj, eble la praula populacio de la birdoj de Pauxi iĝis fragmentita pro la starigo de Andoj, kiu en ties areo de distribuado okazis dum la fina Mioceno, antaŭ la diverĝo inter Pauxi kaj Mitu kaj iom poste. (Pereira & Baker 2002, Pereira et al. 2002).

Pereira & Baker (2002) informis pri interesta trovo: en la filogeniko pri DNA, Pauxi estis parafiletika, kaj P. unicornis estis solvita kiel frata specio de Mitu tuberosa. Tio komprenebla ne supozigas aŭtomate ke ili estas proksime rilataj aŭ ke la genroj estas ne validaj. Male, la fakuloj indikas, konsiderinte la distingan kaj pekuliaran morfologion de ambaŭ genroj, ke nekompleta stirpa ordigo aŭ hibridiĝo inter praulaj individuoj de ambaŭ specioj estas plej verŝajna klarigo. Laŭ ties informoj, devis estis ioma etendo de genfluo inter Mitu tuberosa kaj P. unicornis antaŭ ĉirkaŭ 2 mj. Bedaŭrinde la fakuloj ne havigas subspecifian identigon de ties nura specimeno de P. unicornis. Ĉiukaze, ili zorgis ekskludi kaptivan hibridiĝon en ties elekto de ekzempleroj, ĉar ĝi ofte okazas ĉe mutuoj kaj tio estus konfuziginta la analizon. Ĝenerale, oni povas aserti, ke certe estis ioma etendo de hibridiĝo inter almenaŭ unu populacio de la Suda kornomutuo kaj ino de Razilbeka mutuo fine de la Plioceno.

Sistematiko redakti

En 1937 en Bolivio Sro. M. A. Carriker trovis du birdojn, masklo kaj ino, kiuj estis en la familio de Kracedoj. La specimenoj estis sekve priskribitaj kiel novaj specioj de James Bond kaj Rodolphe Meyer de Schauensee en 1939 kaj ricevis la sciencan nomon Pauxi unicornis lokigante ĝin en genro Pauxi kun la specio P. pauxi. En 1969 oni trovis aliajn du birdojn, denove masklo kaj ino, kiuj similis al tiuj troviĝintaj de Sro. Carriker en 1937. Tamen tiun fojon ili estis trovitaj en Peruo ege for de la antaŭaj malkovroj de P. unicornis en Bolivio. Tiuj peruaj specimenoj estis priskribitaj de John Weske kaj John Terborgh en 1971 kiel nova subspecio de P. unicornis kiun ili nomis honore de Maria Koepcke.[1]

Kvankam estis interkonsento je la tempo de la malkovro por ke P. unicornis estas specio kun du subspecioj en la genro Pauxi, ekde tiam oni faris multajn diferencajn sugestojn. Kelkaj sugestoj rilatas la grupigon de specioj kaj subspecioj ene de la genro Pauxi. En 1943 Wetmore kaj Phelps priskribis novan subspecion de la tre proksime rilata P. pauxi nome P. p. gilliardi. Kiam Wetmore kaj Phelps rigardis la tri formojn de Pauxi konatan tiam, ili konkludis, ke P. p. gilliardi estas intermeza formo inter P. pauxi kaj P. unicornis. Kiel rezulto de tio ili grupigis ĉiujn tri formojn en ununura specio kun unicornis kiel subspecio de pauxi.[2][3] Tiu konsidero estis poste malakceptita de Charles Vaurie kiu asertis, ke P. pauxi kaj P. unicornis ne estas samspecifa. Kiam Weske kaj Terborgh malkovris la subspecion koepckeae ili konkludis, ke pauxi kaj unicornis estu konsiderataj separataj specioj. Aldona studaro konfirmis, ke koepckeae estas distinga.[4] Estis interkonsento por komuna nomo kiel Sira mutuo.

Aliaj taksonomiaj sugestoj studis ĉu la genro Pauxi restu sola aŭ estu grupigita kun aliaj genroj. En 1965 François Vuilleumier sugestis, ke la specioj de Pauxi estu movitaj al sola genro kun ĉiuj la aliaj specioj en la tre proksime rilataj genroj Mitu, Crax kaj Nothocrax. Ĝuste su jarojn poste Charles Vaurie kontraŭis tiun 'grupigon' de specioj kaj asertis, ke Pauxi, Mitu, Crax kaj Nothocrax ĉiu havu siajn proprajn genrojn. Ne kontenta kun iu ajn el tiuj du ebloj Delacour kaj Amadon sugestis, ke Pauxi kaj Mitu estu grupigitaj kun Crax, sed ke Nothocrax estas sufiĉe distinga por havi sian propran genron. Multaj postaj fakuloj sekvis al Vaurie, Delacour kaj Amadon je konsidero de Nothocrax kiel frata klado de Pauxi, Mitu kaj Crax, dum plej sekvis al Vaurie je havo de la tri aliaj kladoj kiel tri distingaj genroj.[5]

Ĵusa mitokondria analizo sugestas, ke P. unicornis estas frata specio de Mitu tuberosum, dum la alia specio de Pauxi, P. paŭi, estas frata de la kombina klado de Mitu kun P. unicornis. Tio signifas, ke la genro Pauxi ne estas monofiletika sed parafiletika. La parafilio de Pauxi povus ŝuldiĝi al nekompleta stirpa klasigo, kie genarbo estas nekongrua kun sia speciarbo, tamen tio estas malpli grava por profundaj filogenetikaj disigoj. Pro tio, Pereira et al konkludas ke nekompleta stirpa klasigo estas malverŝajna por la parafiliaj genroj Pauxi ĉar, laŭ sia propra analizo, Mitu kaj Pauxi diverĝis antaŭ proksimume 6.5 mj.[6]

Notoj redakti

  1. Weske, J.S. & Terborgh, J.W. (1971). "A New Subspecies of Curassow of the Genus Paŭi from Peru", gazeto : The Auk, volumo : 88, numero : 2, paĝoj : 233–238. COI:10.2307/4083876
  2. Vaurie, C. (1967). "Systematic notes on the bird family Cracidae, 10. The genera Mitu and Paŭi and the generic relationships of the Cracini", gazeto : American Museum novitates, volumo : 2307, paĝoj : 1–20 . hdl 2246/3507
  3. Cox, G., Read, J.M., Clarke, R.O.S. & Easty, V.S. (1997). "Studies of Horned Curassow Paŭi unicornis in Bolivia", gazeto : Bird Conservation International, volumo : 7, paĝoj : 199–211. COI:10.1017/S0959270900001532
  4. Gastañaga-C., M., MacLeod, R.; Brooks, D.M. kaj Hennessey, B. (2011). "Distinctive morphology, ecology, and first vocal descriptions of Sira Curassow (Paŭi [unicornis] koepckeae): evidence for species rank", gazeto : Ornitol. Neotrop., volumo : 22, paĝoj : 267–279
  5. Pereira, S.L. & Baker, A.J. (2004). "Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny", gazeto : Auk, volumo : 121, numero : 3, paĝoj : 682–694. COI:[0682:VSOCAC2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2]
  6. Pereira, S.L. & Baker, A.J. (2004). "Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny", gazeto : Auk, volumo : 121, numero : 3, paĝoj : 682–694. COI:[0682:VSOCAC2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2]

Referencoj redakti