Johann Peter KAUFMANN (ankaŭ: Peter KauffmannPierre Kauffmann; naskiĝinta la 16-an de februaro 1764 en Reuthe apud Bezau/Distrikto Bregenz je Bregenzerwald, mortinta la 2-an de aŭgusto 1829 en Vajmaro) estis aŭstra skulptisto.

Peter Kaufmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1764 (1764-02-16)
en Reuthe
Morto 2-an de aŭgusto 1829 (1829-08-02) (65-jaraĝa)
en Vajmaro
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Vivo redakti

Kaufmann naskiĝis sub modestaj cirkonstancoj en la arbaro Bregenzerwald. Kiel juna viro li estis trejnita kiel lignoskulptisto en Alzaco fare de lia samlandano Gabriel Ignaz Ritter. Li tiam iris al Francio por kelkaj jaroj kaj, kun la subteno de princelektisto Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario), Romon por plua edukado; tie li restis dum pli ol 20 jaroj.

Kaufmann estis kunedzina kaj havis du filojn: Ludwig kiu ankaŭ iĝis skulptisto dum lia pli juna filo Ludwig Kaspar iĝis tipografo.

En 1817 Kaufmann fariĝis kortega skulptisto en la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. La mova forto malantaŭ lia nomumo venis de Ferdinand Jagemann, kiu rekomendis lin al grandduko Karlo Aŭgusto. Li sukcedis al Carl Gottlieb Weisser. Parenceco al la samlandanino pentristino Angelika Kauffmann ne ekzistas kvankam li estis instigita fare de ŝi kaj eĉ inkludita en ŝia testamento. Onidiroj ke li estis kuzo ŝia ne korektas. Li estis studento de Antonio Canova kaj Bertel Thorvaldsen en Italio. Kelkaj verkoj almenaŭ je Ilm-parko en Vajmaro estas certe atribueblaj al li: la gablo sur la Portalo de batalanto kontraŭ leono en 1817, la ŝtonfigura grupo de la templanoj de ĉe Templanejo de 1820 kaj la okcidenta gablo de la Romia domo de 1819. Tio siavice estis rezulto de restrukturado de la orginala gablo de Martin Gottlieb Klauer kiu devis anstataŭiĝi pro veterdamaĝoj.

Kaufmann ankaŭ kreis bustojn i.a. de duko Karlo Aŭgusto, Maria Pavlovna Romanova kiuj videblis ĉe Urba kastelo. Kaufmann altestimis ankaŭ la poeto Goethe. Inter liaj studentoj estis la gemo-artistino kaj medalistino Angelica Bellonata Facius. Kaufmann ankaŭ kreis la buston de imperiestro Maksimiliano la 1-a ĉe Walhalla apud Ratisbono en 1811. Ĉe Jakobo-kirko troviĝas impona statuo de la benanta Savinto en ediklo super la ĉefaltaro. La drapado kaj la pozo de la brakoj kaj gamboj memorigas la figuron de klasika romia retoro kaj nur la hararanĝo indikas ne-romianon. Kaufmann ĉi-kirke kreis la tutan predikaltaron. Kaufmann ankaŭ estis aktiva en restaŭrlaborado en la atelieroj de Christian Daniel Rauch ekde 1824.

Liaj verkoj ankaŭ inkludas portretskulptaĵon de Angelika Kaufmann (kreita en 1808 por la porartista gildo Virtuosi) kaj pietaton en la preĝejo de lia naskiĝloko Reuthe (1823). Laŭ Jodok Bär li restarigis la grupon de figuroj sur la orienta kaj okcidenta friso de la Afaia-templo sur Egino (la tielnomitajn Eginanoj) laŭkomisie kune kun Josef Franzoni. Tamen, la ĉefa rolo en la restarigo de ĉi tiu grupo de figuroj estas atribuita al Thorvaldsen en kies roma laborejo Kaufmann ja estis deĵoranta. La aldonoj denove estis forigitaj en la 1960-aj jaroj ĉar la rekonstruoj montriĝis plejparte malĝustaj kaj pli konformaj al la gusto de la frua 19-a jarcento ol al realeco.

En 2011 okaze de la 100-a datreveno de la malkovro de la skulptaĵoj faritis maketkopioj el artefarita marmoro kun la kompletigitaĵoj de Thorvaldsen. La tuto spekteblis ĉe Gliptoteko en Munkeno.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Kaufmann (Bildhauer) en la germana Vikipedio.