Valhalo (monumento)

muzeo en Germanio

La monumento Valhalo prenas sian nomon de la ĝermana mitologio kaj ĝi estas impona novklasika templo kies celo estas servado kiel monumento kaj famhalo por la "elstaraj kaj premiitaj germanoj" (reale, ĝi estas por ĝermanoj ĉar tie estas monumentoj al aŭstroj, bohemoj, ktp.) konstruita ĉe la riverbordo de Danubo en Donaustauf je 6 km sude de Ratisbono, Germanio.

Valhalo
halo de famo • memorigaĵo [+]

LandoGermanio
RegionoBavario

SituoDonaustauf
- alteco408 m ü. NHN [+]
- koordinatoj49° 1′ 53″ N, 12° 13′ 27″ O (mapo)49.03148611111112.224088888889Koordinatoj: 49° 1′ 53″ N, 12° 13′ 27″ O (mapo)

ArkitektoLeo von Klenze

Estiĝo1841
konsekro1842
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Valhalo (Bavario)
Valhalo (Bavario)
DEC
Valhalo
Valhalo
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Valhalo

Vikimedia Komunejo:  Walhalla [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

La projekto estis elpensita de la princo Ludoviko la 1-a de Bavario (la patro de Ludoviko la 2-a) kaj estis konstruata inter 1830 kaj 1842 sub la dizajno de Leo von Klenze, kiu ankaŭ respondecis pri Befreiungshalle, ankaŭ proksime de Ratisbono ĉe la danuba riverbordo.

La monumento prenas sian nomon de la Valhalo, loĝloko de la ĝermanaj gedioj (kaj nordia). Ĝi ekvivalentas al la greka Monto Olimpo.

Ĝi estas ĝusta kopio de Partenono de Ateno, . En ĝia interno ĝi gastigas bustojn de 130 famaj ĝermanoj, kovrante 2000 jarojn da historio. La plej antikva el ĉiuj estas Arminius, venkinto de la Batalo en la arbaro de Teŭtoburgo en la jaro 9 p.K.

Bustoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti