La Placo Baross estas grava trafika nodo de Budapeŝto, en distrikto Józsefváros.

Placo Baross
placo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 30′ 1″ N, 19° 5′ 2″ O (mapo)47.500319.0839Koordinatoj: 47° 30′ 1″ N, 19° 5′ 2″ O (mapo)

Placo Baross (Budapeŝto)
Placo Baross (Budapeŝto)
DEC
Placo Baross
Placo Baross

Placo Baross (Hungario)
Placo Baross (Hungario)
DEC
Placo Baross
Placo Baross
Map
Placo Baross
Vikimedia Komunejo:  Baross Square [+]
vdr
Placo Baross en 1900

Historio redakti

En la 1800-aj jaroj la placo Baross ne havis nomon. En la ĉirkaŭaĵo estis vilaĝecaj domoj kun ĝardenoj, kie oni kultivis legomojn. Inter 1827-1828 tie estis finhaltejo de la unua ĉevaltira tramo de Pest (urbo). En 1868 ĉi tie ekfunkciis la dua ĉevaltira tramo (jam en kutima sistemo). Inter 1881-1884 estis konstruita la ankaŭ nun videbla Stacidomo Keleti. Tiutempe estis konstruitaj jam kvaretaĝaj domoj, eĉ granda hotelo, fervojista asekura domego. En 1898 oni inaŭguris skulptaĵon pri Gábor Baross, kiu estis la plej grava trafika ministro, en 1902 la placo jam prenis la nomon Baross. Inter 1910-1912 estis konstruita domego por poŝtejo. Ekde 1888 tute apud la stacidomo ekfunkciis interurba tramo. En 1918 ankaŭ pli nova hotelo konstruiĝis.

Bildoj pri Placo Baross
 
Placo Baross dum la frua socialismo
 
Tanko antaŭ la stacidomo dum la revolucio
 
Domoj de la placo post la revolucio
 
La subirejo en 1985, fone la stacidomo
 
La subirejo en 2006
 
Metrostacio Keleti
 
Komuna enirejo de ambaŭ metrooj
 
Hotelo laŭ la placo konstruita en 1918
 
Skulptaĵo de Baross

Dum la Hungara revolucio de 1956 la placo estis grava centro de la revoluciuloj. En 1968 sub la placo ekfunkciis la dua metrolinio, tial oni konstruis en mezo de la placo grandan subirejon, kiu plejparte estis malferma (subĉiela). En la sekva jaro ekfunkciis viadukto inter 2 gravaj vojoj super rando de la la placo (ducent metrojn longa). En 2006 la subirejo estis trakonstruita.

Trafikiloj redakti

La plej grava trafikilo estas la trajno mem, la enurbaj trafikiloj estas 2 metrolinioj, tramoj, aŭtobusoj, troleoj.

Fontoj redakti