Plasencia de Jalón

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Plasencia de Jalón (stacidomo).

Plasencia de Jalón [plaSENzja deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Plasencia de Jalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50296
Demografio
Loĝantaro 353  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 1° 14′ U (mapo)41.6811352-1.2297309 [+]
Alto 274 m [+]
Areo 34,767679 km² ( 347 6.7 679 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Plasencia de Jalón (Provinco Zaragozo)
Plasencia de Jalón (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Plasencia de Jalón
Plasencia de Jalón (Hispanio)
Plasencia de Jalón (Hispanio)
DEC
Situo de Plasencia de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plasencia de Jalón [+]
vdr

Geografio redakti

Plasencia de Jalón estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas norde de Rueda de Jalón, Urrea de Jalón kaj Bardallur. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón kun loĝloko inter Bardallur oriente kaj Urrea de Jalón sude.

La loĝloko Plasencia de Jalón mem estas je 39 km okcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 274 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Jalón kaj atingebla el Urrea de Jalón (ŝoseo A-122) sudokcidente kaj Bardallur oriente.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la araba kastelo Caulor.
 
La preĝejo.

Araboj kreis reton por irigacio kaj kastelon por kontroli la aliron al la ĉefurbo Zaragozo en la nuna senhomejo Coglor. La kastelo ludis gravan rolon por defendo de la areo. La loko estis konkerita por kristanoj fare de la aragona reĝo Alfonso la 1-a en la 12-a jarcento kiu donis la lokon al la templanoj. Post ilia dissolvo, ĝi apartenis al la hospitalanoj. Kaj la kastelo kaj la loĝloko Coglor abandoniĝis post la forpelo de la moriskoj.​

La unua mencio al Plasencia estas de la jaro 1125, [1] kaj ekzistis diversaj literumoj nome Placencia, Placença, Placencia de Rivo Xalonis kaj Plazencia de Rivo Xalonis. Ekde la 14-a jarcento ĝi estis senjorlando de la Grafoj de Luna ĝis 1429 kiam ĝi estis de Lanuza. En la jaro 1611, Filipo la 2-a donis al Pedro de Lanuza la titolon de Grafo de Plasencia. Ankoraŭ videblas la influo de la mudeĥara arto en la loko.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo.

Plasencia de Jalón demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj. Poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Plasencia de Jalón oni malaltiĝis ĝis nunaj 325 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj, nome popola arkitekturo, la preĝejo kun barokaj retabloj, restaĵoj de la kastelo de Caulor, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ la verko de José María Lacarra Documentos para el estudio de la reconquista y la repoblación del valle del Ebro (Estudios de Edad Media de la Corona de Aragón, Zaragoza 1946),

Eksteraj ligiloj redakti