Pollingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la pola lingvo
(Alidirektita el Polalingva Vikipedio)

La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.

Pollingva Vikipedio
Retadreso pl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo pola
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 2-a de majo 2024
Artikolnombro 1 613 094
Profundeco 33.8
Paĝoj 3 723 648
Redaktoj 73 471 068
Uzantoj 1 304 946
Aktivaj uzantoj 4 392
Administrantoj 99
Dosieroj 269
vdr

La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 2-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 613 094 artikolojn.

Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti