Preĝejo Ĉieliro de Maria (Banatska Topola)

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika pilgrimloka preĝejo en Serbio, en Banato, en Banatska Topola.

Preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Banatska Topola
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Banatska Topola
Loko
Ŝtato Serbio
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la fruaj 1850-aj jaroj la loĝantaro konstruis preĝdomon. En 1854 famo pri miraklo disvastiĝis. Infanoj, instruisto kaj ankaŭ aliaj konfesis, ke ili vidis aperi Dipatrinon. Oni konstruis la nun videblan preĝejon en 1899, sed la turon nur en 1915. Baldaŭe la konstruaĵo estis renovigita, ekzemple interne en 1962, la baldakeno en 1988. La novaj mebloj de la sanktejo fariĝis en 1992.


Konstruaĵo redakti

Interne sur muro de la sanktejo estas bildo pri Sankta Maria, apude situas po 1 bildoj pri la miraklovidantoj kaj pri la pilgrimuloj. Dekstre 4 bildoj estas pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Sankta Emeriko kaj Sankta Gerardo. Maldekstre 3 bildoj estas pri Beata Gizela, Sankta Margareta de Hungario kaj Elizabeto de Hungario. Sur la navo bildoj estas pri historio de Jesuo.

Fontoj redakti