Preĝejo Ĉieliro de Maria (Mátraverebély)

Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en rando de vilaĝo Mátraverebély.

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Mátraverebély
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Mátraverebély
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mátraverebély
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Pásztó
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri la kirko okazis ĉ. 1100. En la 13-a jarcento post invado de la tataroj nova romanika preĝejo konstruiĝis. En 1403 ĝi grandparte estis trakonstruita. Baldaŭe ĝi pligrandiĝis jam en gotika stilo. La turkoj detruis ĝin en 1548, tial eĉ en 1688 oni ne uzis ĝin. En la 18-a jarcento la preĝejo parte barokiĝis, la nuna formo aperis en la 1830-aj jaroj, sed en 1917 oni restarigis kelkajn partojn. En 1928, 1938, 1963 oni faris renovigojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo havas tri navojn kaj unusolan malgrandan turon. La sanktejo estas plurlatera. La sakristio estis iam kapelo, baldaŭe ĝi iĝis sakristio, tial restis gotikaj partoj. Interne la predikejo estas malfrurenesanca el la 17-a jarcento.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti