Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tiszafüred)

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas sakrala historia monumento en urbo Tiszafüred (Hungario).

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Tiszafüred
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Tiszafüred
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszafüred
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Norda Ebenaĵo, departemento Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Tiszafüred-Karcag-Törökszentmiklós
paroĥo loke
Dato de konsekro 1827
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18171827
Specifo
Enhaveco po 80 sidlokoj kaj starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tiszafüred Fő u 23. 5350
vdr

Historio redakti

Tiu komunumo gardas romanikajn fenestrojn kaj murpartojn konstruitajn el 1230 sen skribaj mencioj. La restaĵoj videblas en Kalvinana preĝejo (Tiszafüred). Antaŭ 1625 la loĝantoj jam estis kalvinanoj. La sporadaj katolikoj apartenis eklezie apartenis al Tiszaörs, fine katolika grupo fondiĝis en 1776. Ekde 1781 la pastro jam loĝis en tiu vilaĝo, poste lia ĉambro esis loko de diservoj. Post 4 jaroj oni konstruis kirkon el lomo, sed la turo rompiĝis en 1816. Pli nova kaj pli granda kirko estis konstruita inter 1817-1827 tiel, ke la nova ĉirkaŭis la malnovan. Sekve diservoj ĉiam okazis dum la konstruado. La 3 sonoriloj estis faritaj en 1884, 1948 kaj 1987, la unua orgeno estis kreita en 1842, la pli nova en 1911, trakonstruita en 2013. La konstruaĵo estis renovigita en 1909, pligrandigita en 1939.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola antaŭ parko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo granda fenestro estas videbla. La navo finiĝas en hufoforma absido, kiu estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. Kaj la turo, kaj la navo havas apogpilierojn. Ĉe la dekstra navoparto granda, sed teretaĝa sakristio aliĝas. Interne depost la turo galerio videblas. Pál Balkay pentris la ĉefaltaran bildon en 1828, la freskoj estis pentritaj en 1949, restaŭritaj en 2011.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti