Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tolna)

Preĝejo Ĉieliro de Maria en urbo Tolna

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas sakrala historia monumento en urbo Tolna (Hungario).

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Tolna
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Tolna
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tolna (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Paks
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17691773
Specifo
Alto 53 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tolna, Kossuth u. 30.
vdr
Aerfoto

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1016. La turkoj okupis ĝin depost 1526. En 1722 dokumento meciis kirkon, sed en 1729 ĝi jam ne ekzistis. Intertempe la paroĥo estis refondita en 1724 kaj en 1742 pli nova kirko estis konstruita. Ĝi bruldetruiĝis en 1762. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita supozeble en la sama loko inter 1769-1773. Renovigaj laboroj okazis ĉirkaŭ 1800, inter 1853-1858 kaj en 1962. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1800, trakonstruita en 1890, 1929 kaj 1997. La 2 sonoriloj estis faritaj en 1924 kaj 1785.

 
Altaro

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en mezo de la urbo laŭ la trotuaro, sed ĉe la konstruaĵo estas statuoj pri Sankta Maria, Sankta Jozefo kaj Sankta Floriano, krome kruco. La fasado estis simetria, meze la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ornama enirejo. Super la enirejo estas liutforma fenestro. La fasado havas 2 niĉojn, ene statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La unusola navo finiĝas en plurlatera absido, kiu estas pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido. La navo havas ankaŭ alian enirejon. Interne la muroj estis pentritaj en 1859.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Turo