Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo (Székesfehérvár)

Karmelana Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo aŭ pli simple seminaria preĝejo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbocentro de Székesfehérvár.

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo en Székesfehérvár
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo en Székesfehérvár
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 61 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La karmelanoj konstruis la preĝejon inter 1731 kaj 1769. En 1783 la karmelanoj estis forigitaj, poste la diocezo uzis la preĝejon. En 1800 tertremo faris difektojn. Ekde la sekva jaro la seminario estis la posedanto, sed ekde 1951 denove dioceza posedaĵo. La konstruaĵo estis renovigita en 1903 kaj 1955.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ trotuaroj de placo kaj 2 stratoj kune kun la monaĥejo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Ekstere estas videbla skulptaĵo pri Ludoviko la 1-a (Hungario), kiu estis iama bonfaranto de la karmelanoj. Interne la freskoj estis pentritaj de Franz Anton Maulbertsch en 1768.

Monaĥejo redakti

La monaĥejo estis konstruita same en 1732. Ankaŭ ĉi tie pentradis Maulbertsch. En la sekvaj jarcentoj ĝi estis plialtigitaj plurfoje. Nun ĝi estas parte du-, parte trietaĝa. En 1801 ĝi iĝis seminario, tio estis la unua altlernejo de la urbo. Nuntempe maljunaj pastroj loĝas interne.

Kermeso okazis en la 16-an julio.

Fontoj redakti