Preĝejo Dolorplena Sankta Maria (Pápa)

Preĝejo Dolorplena Sankta Maria estas romkatolika konstruaĵogrupo en Hungario, en urbo Pápa. Ĝi estas konata ankaŭ tombeja, aŭ golgota, aŭ kalvaria preĝejo.

Paroĥa preĝejo Dolorplena Sankta Maria
Preĝejo Dolorplena Sankta Maria en Pápa
Preĝejo Dolorplena Sankta Maria en Pápa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Pápa
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr
Gogoto kaj preĝejturo
Flanko de la preĝejo

Historio redakti

En 1740 monaĥoj ricevis permeson konstrui Golgoton en Pápa. Kun financa helpo de Ferenc Esterházy proksimume 300 loĝantoj helpis kaj ili faris holmon, sur ĝin unue 3 krucojn en 1746. Baldaŭ estis faritaj la 5 stacioj kaj ermitejo por monaĥo, ankaŭ kapelo kun sakristio, ĉe piedo de la holmo 2 pli malgrandaj kapeloj. Inter 1767-1769 pliaj skulptaĵoj kaj aliaj elementoj estis faritaj. Inter 1791-1795 estis konstruita la preĝejo mem, poste oni establis la tombejon. Ekde tiam la preĝejo estas paroĥa preĝejo, samtempe funebrejo de la tombejo. La stacioj estis renovigitaj plurfoje: 1857, 1884, 1905, 1975.

Konstruaĵoj redakti

Golgoto redakti

La Golgoto kun 5 stacioj escepte prezentas 5 staciojn de la Rozario. La staciaj skulptaĵoj estis skulptitaj el lignoj, poste oni pentris ilin. En la holmon oni konstruis kavon, kie estas videbla statuo pri Sankta Paŭlo.

Preĝejo redakti

La preĝejo situas en rando de la tombejo, sed la fasado tuŝas la trotuaron. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas kaj iom reliefas. Inter la enirejo kaj turo situas granda kvarangula fenestro por la koruso, super la fenestro estas malgranda timpano. La navo estas iomete pli larĝa, ol la absido. Malgranda sakristio troviĝas apud la absido. Interne la altaro prezentas Dolorplenan Sanktan Maria-n.

Kermeso okazas en la 15-an de septembro.

Fontoj redakti