Preĝejo Elizabeto de Hungario (Ófehértó)

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Ófehértó, en la vilaĝmezo.

Preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Ófehértó
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Ófehértó
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ófehértó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nagykálló
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1137 [1][rompita ligilo] jam kirko konstruiĝis en Ófehértó, sed post la mezepokoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj. En 1736 la katolikoj reprenis la preĝejon, poste en 1750 ĝi estis renovigita, tiam konstruiĝis la turo. La orgeno ekfunkciis en 1943.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. Ĝi havas unusolan turon super la enirejo, kiun sekvas la longa navo, fine la multangula sanktejo. Tiu lasta konstruaĵoparto situas en la orienta flanko. La sakristio aliĝas al la konstruaĵo en la norda flanko. Interne freskoj pri Elizabeto de Hungario, Sankta Georgo, Sankta Katerino kaj Sankta Barbara restis el la 15-a jarcento. La malfrubarokaj altaro kaj predikejo estis faritaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj redakti