Preĝejo Helpema Sankta Maria (Bodajk)

La preĝejo Helpema Sankta Maria estas romkatolika monumento historia kaj plilgimloko en urbo Bodajk (Hungario).

Preĝejo Helpema Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Helpema Sankta Maria en Bodajk
Paroĥa preĝejo Helpema Sankta Maria en Bodajk
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bodajk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo loke
paroĥo loke
Dato de konsekro 1742
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1737?–1768?
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ la legendo depost kristaniĝo de Hungario kapelo estis konstruita en la 9-a jarcento. Stefano la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario kaj Sankta Gerardo ofte pilgimadis al la kapelo. Ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj, sed poste la ruinoj estis trovitaj kaj la kapelo denove rekonstruiĝis. Denove alvenis pilgrimantoj, tial la kapucenoj konstruis novan kirkon inter 1737 kaj 1768. Ekde 1742 malgranda orgeno funkciis, sed en 1911 pli nova orgeno alvenis. En 1810 sismo detruis la kriptojn. Inter 1943 kaj 1950 korto por pilgrimantoj estis konstruita. En 1992 la kirko interne estis restaŭrita, sed la altaro nur en 2013. En 2023 la kirko estis levita malgranda baziliko.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo kun monaĥejo situas ĉe vojkruciĝo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo estas videbla murpentraĵo el 1940, pli supre granda fenestro. La turopinto estas piramida. En la fasado situas ankaŭ 2 niĉoj, interne statuoj pri Sankta Antonio el Padovo kaj en:Fidelis of Sigmaringen. La absido estas duonronda kaj iomete pli mallarĝa, ol la navo. La monaĥejo ligiĝas al la navo. Interne la altaro estis farita en 1745, sed la apudaj statuoj pri Sankta Antonio kaj Sankta Francisko el Asizo post 2 jardekoj. La sankta bildo estas varianto de pentraĵo de Lucas Cranach.

Kermeso okazas en dimanĉo plej proksima al la 12-a de septembro.

 
La sankta bildo

Fontoj redakti

 
La navo