Preĝejo Johano Baptisto (Cserkút)

La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Cserkút (Hungario).

Preĝejo Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en Cserkút
Preĝejo Johano Baptisto en Cserkút
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Cserkút
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Pécs
paroĥo en Kővágószőlős
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika kirko supozeble estis konstruita en la 12-a jarcento aŭ en la sekva jarcento. En la 14-a jarcento turo estis alkonstruita. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la sakristio malaperis, tamen arkeologoj trovis la fundamenton. Baldaŭ oni konstruis alian sakristion, sed en la alia flanko.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, origine en mezo de la tombejo. Baldaŭ anstataŭ tombejo jam la vilaĝo etendiĝas. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turpinto estas piramido. La navo finiĝas en kvadrata absido, kiu estas pli mallarĝa kaj pli malalta. La du enirejoj troviĝas tra la turo kaj en flanko de la navo. Origine ankaŭ ekstere estis freskoj (en 1723 ankoraŭ estis videblaj), nun nur interne. Ili estis pentritaj ĉefe en la 14-a jarcento, fresko pri Sankta Georgo estis pentrita en 1335. Aliaj menciindaj freskoj estas apostoloj, Kristo, Sankta Mikaelo, Sankta Nikolao. La ĉefaltara bildo prezentas Johanon Baptiston.

Fontoj redakti