Preĝejo Johano Baptisto (Szár)
Preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Szár.
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Preĝejo Johano Baptisto en Szár
| |
paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
Dato de konsekro | 1757 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Jakab Fellner |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1751–1760 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1349, kiun post jarcentoj la turkoj detruis. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la 1750-aj jaroj.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefstrato. Antaŭ la preĝejo kruco estas videbla de 1763. La preĝejo havas unusolan kvadratforman turon kun bulba pinto super la ĉefenirejo. Ĉe la ĉefenirejo troviĝas nekutime ekstera kvadratforma vestiblo. La kvarangula sanktejo estas iomete malpli larĝa, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la navo.
Fontoj redakti
- hungare kun foto
- hungare
- hungare kun multe da fotoj
- hungare Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2012-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare