Preĝejo Johano Baptisto (Tolna (urbo))

Preĝejo Johano Baptisto en urbo Tolna

La preĝejo Sankta Johano Baptisto estas religia monumento historia en urbo Tolna (Hungario), pli precize en memstara vilaĝo Mözs ĝis la unuiĝo en 1989.

Preĝejo Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en (Tolna (urbo)
Preĝejo Johano Baptisto en (Tolna (urbo)
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tolna (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Paks
Dato de konsekro 1821
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 1821
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La loĝantoj de Mözs rifuĝis al Supra Hungarujo pro dominado de turkoj depost 1526. Iliaj idoj, krome ankaŭ germanoj alvenis en komenco de la 18-a jarcento. La katolika grupo komence estis filio de la najbara Tolna, ekde 1811 paroĥo. La kirko estis konsekrita en 1821. La orgeno estis kreita en 1909. Inter 1985-2000 oni renovigis ĝin.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en strato, antaŭe krucifikso videblas ekde 1833. La fasado estas simetria, meze la enirejo troviĝas, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Apud la pordo estas po unu niĉoj, ene statuoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo. Super la enirejo estas duonronda fenestro, la plej supre la turo altiĝas. La navo havas flanke po unu enirejojn. La absido estas rektangula, same alta, sed pli mallarĝa, ol la navo. Dekstre sakristio aliĝas al la absido. Interne estas ankaŭ 2 flankaj altaroj. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1891.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti