Preĝejo Johano Baptisto (Uraiújfalu)

preĝejo en Uraiújfalu, Hungario

La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Uraiújfalu, ĝis 1969 en memstara vilaĝo Szentivánfa.

Preĝejo Johano Baptisto
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Uraiújfalu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
paroĥo en Répcelak
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. En la 1360-aj jaroj oni pentris freskojn, ili estis restaŭritaj en 2012. Supozeble tiutempe oni konstruis la turon. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ankaŭ la reformacio disetendiĝis, same en Szentivánfa. Pro la baldaŭa kontraŭreformacio la katolikoj rericevis la preĝejon, sed sen paroĥa statuso. Ĉirkaŭ en 1770 la kirko barokiĝis, krome oni konstruis sakristion kaj kapelon. István Dorfmeister (1729) pentris la ĉefaltaran bildon en 1779. En 1930 kaj 1996 oni malkovris la menciitajn freskojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, apude estas ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo. Super la enirejo la turo altiĝas. La navo finiĝas en kvadrata absido, kiu estas pli mallarĝa kaj pli malalta. La absido kontaktiĝas kun la sakristio kaj kapelo, ambaŭ havas apartajn enirejojn. Interne estas videblaj freskoserioj pri Tri reĝoj kaj Mirakla fiŝkaptado.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti