Preĝejo Koro de Jesuo (Csurgó)

La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika historia monumento en urbo Csurgó (Hungario).

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csurgó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Csurgó
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado 19341937
Specifo
Enhaveco 2000 homoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi kirko estis konstruita inter 1934 kaj 1937, sed ĝi ricevis la paroĥan statuson nur en 1949. La orgeno estis farita en 1945.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko en la urbomezo. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo malreliefas dekstre. La turo mem estas kvadrata prismo, sed la plej supra parto estas cilindro. En la fasado 3 fermaj arkadoj reliefas por la enirejoj. Tamen estas alia enirejo en flanko de la navo. Super la arkadoj 5 fenestroj estas videblaj, ĉiuj altaj kaj mallarĝaj. Interne estas menciindaj la statuoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti