Preĝejo Koro de Jesuo (Pécs-Somogy)
Kirko Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en ekstera urboparto de Pécs (en iam aparta vilaĝo Somogy [ŝomodj]).
Kirko Koro de Jesuo | ||
---|---|---|
filial church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Pécs, iam Somogy | |
Geografia situo | 46° 7′ 14″ N, 18° 18′ 38″ O (mapo)46.12056050366218.310664298784Koordinatoj: 46° 7′ 14″ N, 18° 18′ 38″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Baranya | |
diocezo | Pécs | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 30 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn vilaĝo Somogy jam en la 15-a jarcento funkciis preĝejo, kiu travivis eĉ la turkan dominadon. En 1829 ĝi estis malkonstruita pro la kaduka stato. En 1903 pli nova kirko estis konstruita. La orgeno alvenis en la sekva jaro. En 1979 plena renoviĝo okazis.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola sur monteto inter arboj. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, antaŭe larĝa ŝtuparo etendiĝas. La unusola turo altiĝas en mezo de la fasado. Post la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en kvarangula absido.