Preĝejo Koro de Jesuo (Szombathely-Szőllős)
La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika moderna preĝejo en Hungario, en urbo Szombathely, en loĝkvartalo "Szőllős" [sOlOŝ]. (La vorto Szőllős estas legebla laŭ nekutima ortografio en fontoj, tiun formon sekvas la artikolo!)
Preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Preĝejo Koro de Jesuo en Szombathely-Szőllős
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szombathely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Szombathely |
Dato de konsekro | 2005 |
Konsekrinto | István Konkoly |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Heckenast |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 500-600 homoj |
Alto | 42 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio redakti
La katolika grupo formiĝis en loĝkvartalo Szőllős en 1930. Oni aranĝis la mesojn en aparta ĉambro de la lernejo. En 1942 oni komencis konstrui kirkon, ĝi estis konsekrita en la sekva jaro fare de József Grősz. Jam en 1944 bombo plene disrompis la preĝejon. La mesoj denove okazis en la lernejo. En komenco de la socialismo la ŝtato forprenis la ruinan areon, sed en 1998 la municipo donis alian areon konvenan. La konstruado daŭris inter 2001 kaj 2005.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo kune kun la paroĥo situas sola laŭ stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo maldekstre altiĝas. Granda pluvŝirmilo etendiĝas laŭ la fasado, same ĉe la turo. La turopinto estas ruĝa koro anstataŭ kruco. Sub la preĝejo estas aparta nivelo por publikaj celoj. Post la navo la paroĥo troviĝas. Interne en la navo tuj estas okulfrapa granda vitralo malantaŭ la ĉefaltaro, sed estas ankaŭ aliaj pli malgrandaj vitraloj. En la sanktejo estas videblaj 22 pentraĵoj pri martiroj kaj sanktuloj. En la navo estas seĝoj anstataŭ la konvenciaj benkoj.
Kermeso okazas en la tago de Koro de Jesuo.