Preĝejo Marteno de Tours (Óbudavár)

La Preĝejo episkopo Marteno de Tours estas katolika historia monumento en Hungario en Óbudavár.

Preĝejo Marteno de Tours
Preĝejo episkopo Marteno de Tours en Óbudavár
Preĝejo episkopo Marteno de Tours en Óbudavár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Óbudavár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Tapolca
paroĥo en Balatoncsicsó
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 80
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kirko estis konstruita en 1836 en Óbudavár (laŭ alia fonto en 1839). Eksteraj renovigaj laboroj finiĝis en 2008. Intertempe muzeologoj konstatis, ke tiu ĉi kirko estas bona ekzemplo por prezenti la vilaĝan kirkon en la regiono de Balatono. Fakuloj konstruis ĝuste tian kirkon en la subĉiela muzeo en Szentendre, kie ĝi estas videbla.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefstrato en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ ŝtona krucifikso (1936) kaj ligna monumento (2000), malantaŭ la kirko iama loĝejo por la pastro. La kirka fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo. La kvadrata turo iomete reliefas meze. La navo finiĝas en sesangula absido. Sakristio kun aparta enirejo aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj redakti