Preĝejo Sankta Anna (Jánoshalma)

La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en urbo Jánoshalma (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Anna
Paroĥa preĝejo Sankta Anna en Jánoshalma
Paroĥa preĝejo Sankta Anna en Jánoshalma
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jánoshalma
Geografia situo 46° 17′ 53″ N, 19° 19′ 26″ O (mapo)46.29817620438919.323880970478Koordinatoj: 46° 17′ 53″ N, 19° 19′ 26″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád-Csanád
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Jánoshalma
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ernő Foerk (nur la aldonaj partoj)
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17831787
Specifo
Enhaveco 3000 homoj
Longo navo: 63,5 m; 28 m (krucnavoj)
Larĝo 15 m
Alto 13 m (navo interne); 48 m (turo)
Mapo
Preĝejo Sankta Anna (Jánoshalma) (Hungario)
Preĝejo Sankta Anna (Jánoshalma) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr
Interna vido

Historio redakti

En 1731 alvenis amase novaj loĝantoj, precipe katolikoj. Post 2 jaroj ili konstruis preĝdomon kaj fondis paroĥon. En 1746 Gábor Patachich konstruis malgrandan kirkon, poste jam pli grandan inter 1783-1787. Tiu kirketo nun estas parto de la nuna navo. La malgranda kirko en 1880 estis trakonstruita, poste pligrandigita per krucnavoj kaj sanktejo inter 1907-1909. La orgeno estis kreita en 1933, trakonstruita en 1976.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ trotuaro de la ĉefplaco. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. Super la enirejo estas videblaj 3 grandaj fenestroj. La navo havas krucnavon, kiu estas same alta, ol la ĉefnavo. La absido estas oklatera. Ferenc Szoldatits pentris la ĉefaltaran bildon en 1888, Mihály Kuczka la murpentraĵojn inter 1932-1933, Imre Zsellér la vitralojn en 1909.

En la preĝeja korto troviĝas en dometo statuo pri Johano Nepomuka el la frua 19-a jarcento, fera kruco el 1826 kaj statuo pri Sankta Triunuo el 1877.

Kermeso okazas dimanĉe depost la 26-an de julio.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

 
Unu el la krucnavoj

Fontoj redakti