Preĝejo Sankta Ludoviko (Felsőnyék)

La Kirko Sankta Ludoviko estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Felsőnyék.

Kirko Sankta Ludoviko
Kirko Sankta Ludoviko en Felsőnyék
Kirko Sankta Ludoviko en Felsőnyék
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Felsőnyék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Gotika preĝejo Sankta Maria kun 2 turoj kaj 4 flankokapeloj estis konstruita dum la mezepoko (eble en la 15-a jarcento) en tiu loko. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis, nur malofte oni aranĝis mesojn. Laŭ priskribo en 1722 estas nur la muroj sen tegmento. Fülöp Batthyány-Strattmann konstruis el la ruinoj pli novan preĝejon inter 1830-1836, sed plejparte la muroj restis. La kirko estis renovigita en 1896 kaj 1911.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola apud tombejo, kiu funkciis jam en la 10-a jarcento. Apud la preĝejo estas krucifikso. La fasado estas simetria, meze enirejo funkcias, la plej supre kvadrata turo altiĝas. La navo kaj la plurlatera absido estas apogitaj per pilieroj. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido. Estas alia enirejo en flanko de la navo. Interne la muroj kovras freskojn, sed mankas arkeologiaj laboroj.

Fontoj redakti

 
Krucifikso apud la preĝejo