Preĝejo Sankta Mikaelo (Tatabánya)
La preĝejo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1995) en Hungario, en urbo Tatabánya, ĝis 1947 en vilaĝo Bánhida.
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Tatabánya
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tatabánya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Komárom-Esztergom |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Vértes |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Adolf Feszty |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1885–1885 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
Dokumento mencias paroĥan preĝejon en Bánhida ĉi tie en 1400. Dominado de turkoj komenciĝis en 1543, la loĝantoj kalvinaniĝis en 1620. La katolika paroĥo reorganiziĝis en 1719, sed matrikulo ekfunkciis pri la mortintoj ekde 1716, pri la baptoj ekde 1719, pri la geedziĝoj ekde 1732. La kirko estis konstruita en 1742, kiu estis trakonstruita en 1775 laŭ planoj de Jakab Fellner. Same en 1775 estis konstruita la baroka paroĥejo apude. La kirko mem estis malkonstruita en 1885 kaj nova novromanika preĝejo konstruiĝis en la sama loko laŭ planoj de Adolf Feszty. La orgeno estis kreita en 1887, trakonstruita en 1938 kaj 1963. La 2 sonoriloj estis faritaj en 1905 kaj 1928.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. En la korto estas videbla la paroĥejo kaj kelkaj tomboj. La fasado estas simetria, malsupre funkcias la enirejo, la plej supre la turo altiĝas kaj parte reliefas. La navo havas mallongan krucnavon, pli malaltan, ol la navo. La absido estas duonronda. Post la enirejo estas videblaj 2 pentraĵoj el la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Franciskon el Asizo. La predikejo venis el ermitejo de Oroszlány, same la ĉefaltaraj lignaj skulptaĵoj kaj ligna kruco.
Vidu plu redakti
Fontoj redakti
- oficiala paĝo kun foto
- hungare kun fotoj
- datenoj
- datenoj
- datenoj kun fotoj
- datenoj Arkivigite je 2023-08-31 per la retarkivo Wayback Machine