Preĝejo Sankta Petro (Őriszentpéter)

Preĝejo Apostolo Sankta Petro estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Őriszentpéter, kie estas la plej malnova funkcianta konstruaĵo.

Preĝejo Sankta Petro
Preĝejo Sankta Petro en Őriszentpéter
Preĝejo Sankta Petro en Őriszentpéter
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Őriszentpéter
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Diservoj okazas dimanĉe je la 8:30 h.

Historio redakti

Dum regado de Béla la 4-a konstruiĝis la kirko en la 1230-aj jaroj. Post jarcento ĝi estis pligrandigita ricevanta gotikajn partojn. En la 1550-aj jaroj ĝi ricevis bastionojn, remparojn. Depost 1600 oni denove konstruis defendajn partojn. Tiutempe supozeble estis tie ĉ. 30 hajdukoj. Tamen en 1664 la turkoj okupis kaj detruis ĝin. La kalvinanoj akiris la ruinigitan kirkon, la katolikoj rericevis ĝin en 1732. Renovigo-rekonstruo okazis antaŭ ol 1698. En 1925 kaj iom poste oni parte renovigis la konstruaĵon. En 1975 arkeologoj esploris la preĝejon, post 4 jaroj la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola, ĉe la fasado altiĝas la kvadrata turo. Supro de la turo estas piramido. La romanika enirejo troviĝas flanke de la navo. La sanktejo estas malpli larĝa, ol la navo kaj ĝi estas duonronda. Apud la sanltejo sakristio funkcias. Interne estas galerio, kies enirejo troviĝas ekstere laŭ ŝtuparo. Estas interese, ke dum la mezepoko ankaŭ sur la eksteraj muroj estis freskoj. En la sanktejo la ĉefa bildo prezentas Sanktan Petron (pentrita en 1801).

Kermeso okazas en la 19-an de oktobro.

Fontoj redakti

 
Ornama pordo de la preĝejo