Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Túrkeve)

Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Túrkeve

La paroĥa preĝejo apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas sakrala historia monumento en urbo Túrkeve (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Túrkeve
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szarvas
paroĥo loke, sed la zorganto estas en Mezőtúr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18121822
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 5420 Túrkeve, Széchenyi u. 21.
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1261. Dum dominado de turkoj depost 1540 la loĝantoj kalvinaniĝis. La sporadaj katolikoj eklezie apartenis al Törökszentmiklós, baldaŭ Karcag. La katolika grupo loke estis fondita en 1774, la paroĥa rajto alvenis en 1783, samtempe kapelo konstruiĝis. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita inter 1812-1822. La orgeno ekfunkciis en 1854, ĝi estis renovigita en 1899.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, kiu kuŝas ĉe stratangulo. En mezo de la simetria fasado estas la ĉefenirejo. Pli supre la unusola turo altiĝas, inter la enirejo kaj turo granda fenestro estas videbla. En la turo 2 sonoriloj sonoras. La absido estas arka kaj ankaŭ sakristio aliĝas al la absido.

Fontoj redakti