Preĝejo Stefano la 1-a (Hejce)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika historia monumento en vilaĝo Hejce (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hejce
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Gönc
paroĥo loke, sed la zorganto en Vizsoly
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ eklezia fonto en Hejce jam ekzistis gotika kirko en 1332, laŭ arkeologoj ĝi konstruiĝis en la 15-a jarcento. Ĉirkaŭ 1600 la loĝantoj prenis la kalvinismon. Baldaŭ la katolikoj reakiris la kirkon kaj barokigis la preĝejon en 1783. La orgeno ekfunkciis en 1928.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto ĉirkaŭita per defenda ŝtona muro. Tiu muro supozeble konstruiĝis samtempe kun la kirko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, kies piedo la enirejo funkcias. La navo havas apogpilierojn. Sub la kirko kriptoj etendiĝas. Interne la instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Stefanon, kiam li dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria.

Aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti