Preĝejo Stefano la 1-a (Mezőcsát)
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en Mezőcsát (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mezőcsát |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Ónod |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1894–1895 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ dokumentoj kirko funkciis jam dum la 14-a jarcento en la tiama vilaĝo. Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj konvertiĝis al kalvinismo, samtempe ili prenis la kirkon. La sporadaj katolikoj apartenis al paroĥoj de Emőd ekde 1738, poste al Sajószöged, ekde 1780 al Palkonya, inter 1792-1904 al Tiszakürt, respektive Hejőkürt. Tiutempe ili havis kapelon en la loka kastelo. En 1895 József Samassa konstruigis la nun videblan preĝejon, la orgeno estis preta en la sekva jaro. Oni metis la instalaĵojn el la menciita kapelo. La memstara pastro venis en 1904, samtempe paroĥo konstruiĝis. La kirko interne estis pentrita en 1995.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo staras sola. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la porĉo antaŭ la turo. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en plurlatera absido, al kiu sakristio aliĝas. Interne la altara bildo prezentas Stefanon kaj Sanktan Marian.