Preĝejo Tereza el Avilo (Csorvás)
La preĝejo Tereza el Avilo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Csorvás, en la ĉefplaco.
Paroĥa preĝejo de Tereza el Avilo | |
---|---|
Preĝejo de Tereza el Avilo en Csorvás
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csorvás |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Orosháza |
Statuso | Paroĥa preĝejo ekde 1912 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Supozeble jam en la 12-a jarcento estis konstruita kirko, la tataroj detruis ĝin kun la vilaĝo en 1242. En la 15-a aŭ en la 16-a jarcento la preĝejo rekonstruiĝis, en 1552 dokumento menciis ĝin. En 1567 la loĝantoj sekvis plu la reformatan/luteranan ritojn. Baldaŭ la katolikoj apartenis al Orosháza, kiel filio. La nun videbla preĝejo en 1866 konstruiĝis, en 1874 ankaŭ la katolika grupo estis refondita. En 1900 la konstruaĵo estis trakonstruita, poste estis dediĉita al Tereza el Avilo. La orgeno ekfunkciis en 1925, ĝi moderniĝis en 1985. Ekstra parto de la preĝejo renoviĝis en 1977.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en malgranda korto, sed la fasado rekte etendiĝas laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, la enirejo estas tra la turo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas.