Proksimaĵoj Zaragozo

Proksimaĵoj Zaragozo (hispane Cercanías Zaragoza) estas interurba trajna servo kiu priservas la urbon Zaragozo kaj ĝian metropolan areon, funkciigata fare de Renfe Cercanías, de la marko Renfe Operadora. La uzataj stacioj tamen apartenas al Adif. Ĝi konsistas el ununura linio, C-1. Ĝi estis inaŭgurita la 11-an de junio 2008, okaze de la Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008.

Renfe Cercanías Zaragoza

Trajnoj de linio C-1 ĉe stacidomo Delicias
Renfe Proksimaĵoj
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola areo de Zaragozo
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 11-a de junio 2008
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 16,6 km
Nombro de linioj 1 C1
Nombro de stacioj 6
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 668 mm
Posedanto Adif
Transportisto Renfe Operadora
vdr

La reto uzas la fervojliniojn Casetas-Bilbao, Madrido-Barcelono kaj Barcelono-Manresa-Zaragozo. La aranĝo kaj funkciado de la reto Cercanías formas, kune kun la buslinioj Avanza Zaragoza kaj la Zaragoza tramo, la bazan publikan transportreton de la urbo Zaragozo.



Proksimaĵoj Zaragozo


Linio redakti

Linio Itinero Malfermo Longo Ofteco Stacioj
C1  CasetasZaragoza-Miraflores 11-a de junio 2008 16,6 km (38,2 km planitaj) 30-60' 6 (12 planitaj)

Stacioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti