Protestanta preĝejo (Kiskunfélegyháza)
La protestanta preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kiskunfélegyháza (Hungario).
Protestanta preĝejo de Kiskunfélegyháza | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kiskunfélegyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo kaj luteranismo |
provinco | Bács-Kiskun |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Ujszászy kaj József Majláth |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1906–1907 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la 18-a jarcento amase alvenis katolikoj en tiun areon preskaŭ neloĝatan. En la 2-a duono de la sekva jarcento jam alvenis ankaŭ kalvinanoj kaj luteranoj. La unua fonda kunveno okazis en 1884, do la 2 ekleziaj anoj establis unuigitan religian grupon. En 1907 oni konstruis preĝdomon, en la sekva jaro la grupo ricevis memstarcon, samtempe alvenis la unua pastro.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas en korto, sed la fasado rekte estas laŭ la trotuaro. La enirejo troviĝas ĉe la korto, la fasado havas nur 5 grandajn fenestrojn. Ĉe la malantaŭa flanko kvadrata kaj malalta turo altiĝas kun enireja pordo. La turpinto estas piramida.