Rád (rAd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác. Rad estis germana kavaliro vivinta en Hungario.

Blazono de Rád

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas ĉe piedo de montaro Cserhát, laŭ traira flankovojo. Vác troviĝas je 9, Budapeŝto je 43 km-oj.

Historio redakti

Pli frue avaroj loĝis en la komunumo. La copfa katolika preĝejo omaĝe al Virgulina Maria konstruiĝis en 1767. Nobeldomo de Toperecz konstruiĝis komence de la 20-a jarcento, nun ĝi estas biblioteko. En 1911 luterana preĝejo konstruiĝis.

Alia vidindaĵo estas la U-forma kastelo de Muslay.