Random House (en la angla signifanta Hazarda Domo) estas la plej granda eldonejo en la mondo en la angla. En 2013 ĝi kunfandiĝis kun la brita Penguin Publishing kaj funkcias sub la nomo Penguin Random House".

Random House
eldonejo vd
Dum 1927 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Bennett Cerf vd
Sidejo Random House Tower
Lando Usono
Estr(ar)o Núria Cabutí
Posedata de Bertelsmann vd
filiaj kompanioj Goldmann • Albrecht Knaus Verlag • Prestel Publishing • Random House Studio vd
Posedataj kompanioj Deutsche Verlags-Anstalt • Gold Key Comics • Gütersloher Verlagshaus • Bantam Books • BBC Books • Figment • Pimlico • Siedler Verlag • Wings Books vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La firmao fondiĝis en Novjorko en 1927 surbaze de la eldonejo Modern Library" kiu estis aĉetita du jarojn antaŭe fare de Bennett Cerf, Christopher Coombes kaj Donald Klopfer.

Ekde 1947, la eldonejo produktas vortarojn kaj konsultlibrojn, inkluzive de la grava vortaro Random House Dictionnary of the English Language. En 1960, Random House akiris Knopf Publishing kaj jaron poste Pantheon Publishing, kiu donis al ĝi distriburajtojn por klasika literaturo, kiun ĝi publikigis, interalie, en la serio Everyman's Library", kiu surmerkatigis klasikan literaturon en poŝlibro je malalta prezo.

En 1965, la eldonejo estis aĉetita de la elektronika korporacio RCA. En 1980 la firmao estis vendita al la Newhouse amaskomunikila ĉeno kaj en 1998 ĝi estis aĉetita fare de la giganta germana eldonfirmao Bertelsmann.

En 2000, ĝi estis unu el la unuaj libroeldonejoj se temas pri anonci la fondon de serio de eldoniĝotaj libroj kiuj estu haveblaj nure ciferecaj, sub la marko AtRandom", kiu antaŭ 2008 jam havis pli ol 8 000 libroj haveblaj en elektronika formato.

En 2006, ĝi sciigis ke ĝi intencis pliigi la kvanton de reciklita papero en la presado de ĝiaj libroj al 30% antaŭ 2010. La firmao, kiu aĉetas 110 000 tunojn da papero por presi librojn ĉiun jaron, taksis ke tiu fortostreĉo estus ekvivalenta al savi 550 000 arbojn jare kaj forpreni 8 000 aŭtojn el la vojoj en Usono pro redukto de la kvanto de forcej-efikaj gasoj.

En julio 2013, Bertelsmann kaj la brita eldonejo Pearson kompletigis la fuzion de Penguin Publishing kaj Random House, du el la plej grandaj eldonejoj en la mondo. Post la kunfandiĝo, 53% de la kontrolo de la nova eldonejo estos en la manoj de la germana firmao, dum 47% estos sub la kontrolo de la brita firmao. La kompletigo de la fuzio kreis internacian eldonejon kiu funkciigas en Britio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Barato, Hispanio kaj latin-amerikaj landoj. kiu regas ĉirkaŭ 30% de la monda libromerkato.

Furorlibroj de la eldonejo redakti

La firmao publikigas librojn de ĉiuj specoj, aŭdlibrojn, kaj video kaj DVD titolojn por la ĝenerala publiko.

Random House publikigas la librojn de Harry Potter en Usono, la librojn de Doktoro Seuss, la vojaĝgvidlibrojn de Fodor's kaj pli. Ĝi ankaŭ distribuas librojn de National Geographic, kaj de la respektatan literaturan revuon The New York Review of Books kaj pli.

En 2005, ĝi pagis al miliardulo Warren Buffett antaŭpagon de 7 milionoj da dolaroj por la rajtoj al lia biografio.

En 2007, ĝi pagis al Tony Blair, la iama brita ĉefministro, antaŭpagon de 9 milionoj da dolaroj por lia aŭtobiografio.

En 2007, Random House publikis la libron Dinosaurs: The Most Complete, Up-to-Date Encyclopedia for Dinosaur Lovers of All Ages (Dinosaŭroj: La plej kompleta, ĝisdatigita enciklopedio por dinosaŭro-amantoj de ĉiuj aĝoj), pridinosaŭra enciklopedio de paleontologo Dr. Thomas R. Holtz Jr.

En 2017, ĝi subskribis kontrakton kun Barack kaj Michelle Obama por eldoni iliajn librojn, laŭ taksoj en la eldona mondo, la eldonejo pagis al la paro 60 milionojn da dolaroj por la publikigo de iliaj libroj. Ĝis marto 2019, la aŭtobiografio de Michelle Obama vendis pli ol 10 milionojn da kopioj La libro estis difinita kiel la plej sukcesa memoraĵo de ĉiuj tempoj post kiam ĝi vendis 720 000 ekzemplerojn dum unu tago.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2014-10-20 per la retarkivo Wayback Machine