Rimavské Brezovo situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Rimavské Brezovo, hungare Rimabrézó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Rimavské Brezovo situas laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Brezno-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Laŭ la loka onidiro la setlejo detruiĝis pro la tataroj en 1241. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1334 en formo "Brezou", fondita de italaj ministoj. Komence la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Kalocsa. Fortikaĵo menciiĝas en 1454, poste tute malaperinta en la historio. Ĝis 1687 la komunumo estis departementejo. En la 18-a jarcento tie funkciis vitrofarejo kaj ferofarejo, oni minadis feron kaj topazon. En 1910 loĝis en Rimabrézó 511 da homoj, (324 slovakoj, 144 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Rimavské Brezovo 1054 da homoj, (926 hungaroj, 67 slovakoj, 51 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti

  • romanika luterana preĝejo, baldaŭe gotikiĝis, en 1893 renovigita
  • fera monumento de Marteno Sturmann, fondinto de la tiea ferindustrio
  • departementejo

Famulo redakti

Eksteraj ligiloj redakti