Rita Lee

Brazila kantistino (1947–2023)

Rita LEE Jones de Carvalho (San-Paŭlo, 31-an de decembro 1947 - 8-an de majo 2023), konata kiel Rita Lee, estis kantistino, kantverkistino, multinstrumentistino, aktorino, verkistino kaj aktivulino brazilana de usona kaj itala deveno. Ŝi estas konata kiel la "Reĝino de Brazila Roko". Rita atingis la markon de 55 milionoj da diskoj venditaj, estante la kvara plej sukcesa artisto tiurilate en Brazilo, malantaŭ Tonico & Tinoco, Roberto Carlos kaj Nélson Gonçalves. Ŝi konstruis karieron, kiu komenciĝis per roko, sed kiu tra la jaroj flirtis kun diversaj ĝenroj, kiel psikedelio dum la epoko de tropikismo, poproko, diskoteko, nova ondo, MPB, bossa nova kaj elektroniko, kreante pioniran hibridon inter internaciaj kaj naciaj ĝenroj.

Rita Lee
Persona informo
Naskonomo Rita Lee Jones
Aliaj nomoj Rita Lee
Naskiĝo 31-an de decembro 1947 (1947-12-31)
en San-Paŭlo
Morto 8-an de majo 2023 (2023-05-08) (75-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj portugalaanglaitalafrancahispanabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Universitato de San-Paŭlo • Lycée Pasteur de São Paulo
Subskribo Rita Lee
Familio
Edz(in)o Roberto de Carvalho • Arnaldo Baptista
Infano Beto Lee
Okupo
Okupo kantistomuzikistokomponistogitaristopianisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistoaktoro
TTT
Retejo http://www.ritalee.com.br
vdr

Rita Lee estis unu el la plej influaj virinoj en Brazilo, estante referenco por tiuj, kiuj uzis gitaron meze de la 1970-aj jaroj, precipe virinoj. Eksa membro de la grupo Os Mutantes (1968-1972) kaj Tutti Frutti (1973-1978), Lee partoprenis gravajn revoluciojn en la mondo de muziko kaj socio. Ŝiaj kantoj, kutime superverŝitaj de acida ironio aŭ postulo je ina sendependeco, fariĝis ĉieaj sur la furorlisto, estante "Ovelha Negra ", "Mania de Você", "Lança Perfume", "Agora Só Falta Você","Baila Comigo", "Banho de Espuma", " Desculpa Auê", "Erva Venenosa","Amor e Sexo", "Reza"," Menino Bonito", "Flagra" kaj "Doce Vampiro", inter aliaj, la plej popularaj. La albumo Fruto Proibido (1975), eldonita kune kun la bando Tutti Frutti ― laŭ iuj ĝi estas la ĉefverko de la bando ―, estas ofte konsiderata kiel fundamenta mejloŝtono en la historio de brazila roko.