Rivignano Teor

komunumo de Italio

Rivignano Teor - prononco [riviNJA:no teOR], jen itale, friule Rivignan Teôr - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2014 el la loĝlokoj Rivignano, Teor kaj Sivigliano (friule Siviàn).[1] Ĝi situas en la sudo de Friulo en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Ĝis la limo al Slovenio oriente estas iom malpli ol 60 kilometroj, ĝis la laguno de Marano sude, kiu jam estas parto de la Adriatika Maro, estas malpli ol 15 kaj ĝis la loko Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla" en Esperanto), kie vere estas la marbordo, estas 28. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 198 loĝantoj. Kristana patrono estas Johano Paŭlo la 2-a, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bertiolo, Pocenia, Ronchis, Talmassons, Teor, Varmo.

Rivignano
Rivignano Teor
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 45° 53′ N, 13° 2′ O (mapo)45.88333333333313.033333333333Koordinatoj: 45° 53′ N, 13° 2′ O (mapo)
Alto super marnivelo 16 m
Areo 47,43 km²
Loĝantaro 6198 (2023)
Loĝdenso 131 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Ariis, Flambruzzo, Sivigliano, Sella
Najbaraj komunumoj Bertiolo, Pocenia, Ronchis, Talmassons, Teor, Varmo
Patrono Johano Paŭlo la 2-a
Festa tago 22-a de oktobro, la patrona memortago
Nomo de loĝantoj rivignanesi
Poŝtkodo 33061
Imposta kodo M317
Kodo laŭ ISTAT 030188
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

 
kirko en la komunumoparto Teor
 
kirko en la komunumoparto Sivigliano/Siviàn