Ronald Jack Scarlett, OBI (1911–2002), plej bone konata kiel Ron Scarlett, estis paleozoologo el Novzelando.

Ron Scarlett
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1911 (1911-03-22)
en Nelson
Morto 9-an de julio 2002 (2002-07-09) (91-jaraĝa)
en Kristkirko
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Profesio
Okupo antropologo • paleontologo • arkeologozoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post esti dungita de la Kanterburia Muzeo en 1952 li iĝis unu el plej furktodonaj osteologoj de Novzelando. Scarlett elstariĝis pro siaj elfosaĵoj dum multaj jardekoj en kelkaj paleontologiaj kuŝejoj en Novzelando kiaj Te Aute, Lago Poŭkava, aŭ la marĉo de la Piramida Valo kie li elteriĝis kaj priskribis fosiliajn restojn de prahistoriaj birdoj kiaj ostoj de la Cirkuo de Eyles (Circus eylesi), la Novzelanda noktokaprimulgo, la Skarleta anaso (kiu estis tiele nomita fare de Storrs L. Olson), kaj la Hodgena galinolo. Ankaŭ la Skarleta pufino (Puffinus spelaeus) priskribita en 1994 de Richard N. Holdaway kaj Trevor H. Worthy estis nomita tiele por sia honoro.

Verkoj (elektitaj) redakti

  • 1972: Bones for the New Zealand Archaeologist
  • 1979: Birds of a Feather: Osteological and Archaeological Papers from the South Pacific in honour of R.J. Scarlett
  • 1987: Bird Species Present on the Southwest Coast of Chatham Island in the 16th Century AD
  • 1990: The Naval Good Shooting Medal, 1903–1914
  • 1992: Under Hazardous Circumstances : Register of Awards of Lloyd's War Medal for Bravery at Sea 1939-1945