La Ruĝkapa parulio (Basileuterus rufifrons) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa parulio
Ruĝkapa parulio
Ruĝkapa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. rufifrons'
Basileuterus rufifrons
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas indiĝena el Meksiko suden al multe de Centrameriko, rare tiom norde kiom ĝis sudorienta Arizono kaj suda Teksaso.

Ruĝkapaj parulioj ĝenerale atingas longon de ĉirkaŭ 12.7 cm. Ili estas supre olivecaj al olivecgrizaj, kun blankecaj al helgrizaj subaj ventroj, tre brilflavaj brustoj kaj gorĝareoj kaj ege distinga kapobildo konsista je tre markata ruĝeca krono ĝis la nuko, longa blanka superokula strio ĝis la kolflanko kaj nigreca traokula zono kiu ŝanĝas al sama ruĝeca malantaŭokule kiu okupas la orelareon al la kolflanko bordata sube de blankeca mustaĉa zono kiu limas kun la tre flava brusto. Temas pri ege rimarkinda kaj nekonfuzebla kapobildo. La beko estas tre fortika, dum la flugiloj estas rondoformaj kaj mallongaj, kaj la vosto estas longa, ofte levata je alta angulo kaj skuata. La kruroj estas rozkolorecaj.

Dum la Ruĝkapaj parulioj estas ĝenerale birdoj de tropika arbustaro de altaj teroj, la nordamerikaj vidaĵoj tendencas esti en kverkarbaroj de kanjonpintoj, ĉe fluanta akvo, dum la birdoj restas malalte en densa vegetaĵaro.

La pariĝa kanto de la Ruĝkapa parulio estas rapida, akcela serio de erecaj notoj (ĉit-ĉit-ĉit-ĉitĉitĉit) iom simila al tiuj de la Ruĝeckrona paseremberizo, dum la alvokaj notoj estas akra ĉikcik, ofte ripetataj.

Ruĝkapaj parulioj manĝas ĉefe insektojn kaj araneojn, tra densa arbustaro kaj serĉante ĉe grundo por moviĝo. Oni ne scias ĉu ili kaptas ankaŭ el ripozejoj.

Birdoj de la suda parto de ties teritorio povas erare esti konfuzitaj kun la simila kaj tre rilata Brunkrona (Basileuterus delattrii), kiu estis iam konsiderata parto de tiu sama specio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti