Rudolf Bultmann

germana Protestanta teologo

Rudolf Karl BULTMANN (Wiefelstede, la  20-an de aŭgusto 1884(nun 1884-08-20) – Marburgo, la 30-an de julio de 1976) estis germana evangelia teologo.

Rudolf Bultmann
luterana teologo, universitata docento kaj verkisto Manifesto: Ne eblas profiti de elektra lumo kaj de la radio, aŭ sin turni, okaze de malsano, al la modernaj eltrovaĵoj de la medicino kaj de kliniko. kaj samtempe kredi je la mondo de la spiritoj kaj de la mirakloj proponitaj de la Nova Testamento.
luterana teologo, universitata docento kaj verkisto
Manifesto: Ne eblas profiti de elektra lumo kaj de la radio, aŭ sin turni, okaze de malsano, al la modernaj eltrovaĵoj de la medicino kaj de kliniko. kaj samtempe kredi je la mondo de la spiritoj kaj de la mirakloj proponitaj de la Nova Testamento.
Persona informo
Rudolf Bultmann
Naskiĝo la  20-an de aŭgusto 1884(nun 1884-08-20)
en Wiefelstede,  Germana Regno
Morto la 30-an de julio 1976 (91‑jara)
en Marburg,  Germanio
Tombo Main Cemetery of Marburg vd
Religio liberala kristanismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Tübingen, Berlino, Marburg, Breslau, Gießen
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • filozofo vd
Aktiva en VroclavoMarburg vd
Verkado
Verkoj Nova Testamento kaj mitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Bultmann estis filo de protestanta pastoro. Ekde 1895 ĝis 1903 li vizitas la humanistan gimnazion de la najbara Oldenburg. Post la abiturientiĝo li studas evangeliisman teologion en Tübingen, Berlino kaj Marburg, kie magistriĝis en 1910 kaj, du jarojn plimalfrue, li gajnis habilitiĝon al la instruo, kiun li ekzercis en la postaj jaroj ĝis la pensiiĝo (1951), kaj kiu tamen li pluekzercis kiel neetata profesoro. Li docentis en Breslau (1916-20), Gießen (1920-21) kaj Marburg (1921-1951).
Liaj ekzegeza metodo kaj konsekvaj rezultoj komplete riveliĝis per la verko “Die Geschichte der synoptischen Tradition“ (Historio de la sinoptika tradicio - 1921), kiu estas, ankoraŭ hodiaŭ, esenca instrumento por la scienca Novtestamenta esploro eĉ ĉe fakuloj kiuj malakceptas ĉu la analizon de Bultmann rilate al la rakontaj unuoj je kiuj estus faritaj la Evangelioj kaj al la utiligo en la Nova Testamento de la Vortfiguroj kaj retorikaj tropoj, ĉu tiun kritikon de la formoj, pri kiu Bultmann estis la epigono plej elstara.

En dudekposta verko “Neues Testament und Mythologie“ (Nova Testamento kaj mitologio) 1941, Bultmann teoriumis pri la neceso de senmitigo de la evangelia mesaĝo por igi ĝin kredebla. Li ne celis igi scienca la novtestamentan mesaĝon, prefere li rimarkigas ke la mita lingvaĵo de la Evangelioj transdonas veron kiu ne estas tujtuje alirebla por la moderna penso. Sekve, la Jesuo de la historio devas esti nete separata el la Jesuo de la kerigmo.
Laŭ Bultmann la mita lingvaĵo ne plu kompeneblas ĉe la moderna homo, kaj la kredo ne povas esti reduktita al simpla akcepto laŭvere de serio da faktoj miraklaj. Bultmann volus, do, senvestigi la evangelian mesaĝon de la mita lingvaĵo. Tiucele li utiligas la kritikilojn de la Metodo historia-kritika kaj enprenis, de la ekzistadismo de Martin Heidegger, la principon de la ekzistadisma interpreto, laŭ kiu la mito postulas esti interpretita sur la bazo de la memkompreniĝo de la homo kiun la mito mem intencas komuniki.
Kekvante tiun ideon proponitan de diversaj aŭtoroj de diversaj Skoloj de la Historio de religioj, kiel Hans-Joachim Schoeps, Bultmann defendas la teorion de la Helenizado de la praa judkristanismo, kiu estus implementinta de Paŭlo el Tarsio subinflue de la misterecaj religioj. Laŭ Bultmann, Paŭlo malimplikas Jesuon de Nazareto de lia profeta hebrea medio kaj lin revestas per la koncepto de dieco ĉeesta en la koncepto pri Elaĉetinto de la misterecaj religioj.
[1] Ankaŭ Bultmann, kies penso ĝenerale estis kritikita ĉe la katolikoj skoloj, kiel jan Barth, kohere kun sia sistemo de demitigo, restis ĉiam forte kritikema rilate al la Natura teologio, propra de la teologia mezepoka, kaj al la katolika malfermiĝo al la lumine naturalis rationis [2] Laŭ li, eblas paroli pri la vera Dio nur startante el la kredo. Tiurilate. li skribis: “Laŭ la protestanta teologio neeblas “natura teologio [...] ĉar tiu teologio ignoras ke la unika ebla maniero aliri al Dio etas la kredo”. “En la natura teologio estas falsita la koncepto pri Dio, nome reduktita al “esto laŭmaniere de la mondo[...], dum la kredo parolas pri Dio kiel pri Transmondulo.
Al la katolika teologio tio ŝajnas preambolo al Fideismo [3].

Inter liaj disĉiploj nombriĝas, interaliaj, Hans Jonas, Heinrich Schlier, Uta Ranke-Heinemann, Ernst Käsemann, Günther Bornkamm, Ernst Fuchs kajHerbert Braun. Sed lia Skolo trovis entuzisman sekvenraron ĉiulande. Hodiaŭ plejofte, ĉe fakuloj, la demitigo estas aplikata nur rilate marĝenajn elementojn de la evangelioj agnoskante kaj profitante de multaj liaj scienca alportoj al la komprenado de la fontoj de kristanismo. Unu lia grava instruisto estis Wilhelm Herrmann.

Verkoj de Bultmann redakti

Preskaŭ ĉiuj verkoj de Maŭltmann estas tradukita al diversaj lingvoj.

  • Die Geschichte der synoptischen Tradition. FRLANT 29. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1921. 2. neubearbeitete Aufl. [1931 http://archive.org/stream/MN41445ucmf_1#page/n3/mode/2up Digitalisierte Version]
  • Die Geschichte der synoptischen Tradition. FRLANT 29. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1921. (10. Aufl. 1995) (begründete zusammen mit K.L. Schmidt und M. Dibelius die Formgeschichte).
  • Welchen Sinn hat es, von Gott zu reden? (1925), in: ders., Glauben und Verstehen. Gesammelte Aufsätze. Band 1, Tübingen 1933, 26-37. (auch in: Neues Testament und christliche Existenz, 2002 [s.u.], 1–12) (Man könne nicht „über“ Gott reden, weil Gott die „Alles bestimmende Wirklichkeit“ sei. Man könne nur „von“ Gott reden, nämlich existenzial, d.h. die eigene Existenz einbeziehend. - Pflichtlektüre im ev. Theologiestudium).
  • Das Problem einer theologischen Exegese des Neuen Testaments, in: Zwischen den Zeiten 3, 1925, (Seiten 334–357).
  • Jesus. Berlin 1926. (3. Aufl. Tübingen 1951; 4. Aufl. München 1970).
  • Offenbarung und Heilsgeschehen. Göttingen 1941.
  • Das Evangelium des Johannes. KEK 2. Göttingen 1941. (10. Aufl. 1978).
  • Die drei Johannesbriefe . KEK 14. Göttingen 1967.
  • Der zweite Brief an die Korinther. KEK Sonderband. Göttingen 1976.
  • Neues Testament und Mythologie. Das Problem der Entmythologisierung der neutestamentlichen Verkündigung (1941), in: H.-W. Bartsch (Hg.): Kerygma und Mythos, Band 1. 1948. 4. Aufl. Reich, Hamburg, 1960, 15–48. (programmatischer Aufsatz der Entmythologisierung).
  • Zum Problem der Entmythologisierung, Kerygma und Mythos II, 1952, 177–208.
  • Das Urchristentum im Rahmen der antiken Religionen. Zürich 1949.
  • Theologie des Neuen Testaments (1948–1953). UTB 630. 7. durchges. Aufl. hg. v. Otto Merk. Mohr (Siebeck), Tübingen 1977 (über mehrere Jahrzehnte Standardwerk der ev. Theologie).
  • Ist voraussetzungslose Exegese möglich?. Theologische Zeitschrift 13 (1957), 409–417. (auch in: Neues Testament und christliche Existenz [s.u.], 2002, 258–266).
  • Das Verhältnis der urchristlichen Christusbotschaft zum historischen Jesus, SHAW.PH 1960/3 (197/5), 5–27.
  • Geschichte und Eschatologie. Tübingen 1958. (2. Aufl. 1964).
  • Glauben und Verstehen (abgekürzt: GuV). 4 Bde. UTB 1760–1763. (alle Bände 1993 in 9./6./4./5. Aufl.) (Aufsatzsammlung).
  • Karl Barth - Rudolf Bultmann, Briefwechsel 1911–1966, hg. v. Bernd Jaspert, 2., rev. u. erw. Aufl., Zürich 1994.
  • Neues Testament und christliche Existenz. Theologische Aufsätze. Ausgewählt, eingel. und hrsg. v. Andreas Lindemann. UTB 2316. Mohr Siebeck, Tübingen 2002. ISBN 3-8252-2316-7 Inhaltsverzeichnis.
  • Wachen und Träumen. Märchen. (Hrsg. von Werner Zager). Berlin 2005, ISBN 3-88981-171-X.
  • Theologische Enzyklopädie, Hrsg. von Eberhard Jüngel u. Klaus W. Müller 1984, X ISBN 978-3-16-144736-5.

Notoj redakti

  1. Kompreneble, tiuj tezoj de Bultmann provokis vastagajn duskutojn, malkonsentojn kaj eĉ skandalizitajn reagojn. En la Luterana Eklezio estis kiu proponis punajn reagojn; li tamen, trovis defendon en Karl Barth.
  2. [1]; [2] Arkivigite je 2011-12-09 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti