Ryszard Iwon Terlecki (naskiĝis la 2-an de septembro 1949 en Krakovo) estas pola historiisto, altlerneja lekciisto, profesoro de homa scienco, ĵurnalisto kaj politikisto.

Ryszard Terlecki
Persona informo
Ryszard Terlecki
Naskiĝo 2-an de septembro 1949 (1949-09-02) (74-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando vd
Alma mater Jagelona UniversitatoQ9367845 vd
Partio Juro kaj Justeco vd
Subskribo Ryszard Terlecki
Familio
Patro Olgierd Terlecki vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • politikistohistoriistoĵurnalisto vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 2007 parlamentano al Sejmo de la 6-a ĝis 8-a kadencoj, de 2015 prezidanto de Parlamenta Klubo de Juro kaj Justeco kaj vicsejmmarŝalo de la 8-a kadenco.

Vivo redakti

Edukiteco kaj profesia laboro

En 1976 finis historiajn studojn en Jagelona Universitato. En 1980 akiris gradon de doktoro, en 1992 gradon de doktoro habilita, en 2002 ricevis sciencan titolon de profesoro. Eklaboris kiel ordinara profesoro en Instituto pri Historio de Scienco ĉe Pola Scienca Akademio. Li estis prorektoro de Filozofi-Pedagogia Altlernejo "Ignatianum". En 2003 iĝis ankaŭ lekciisto en Ŝtata Orienteŭropa Altlernejo en Przemyśl. Aŭtoro de libroj, interalie:

  • Oświata i popularyzacja nauki w Galicji w okresie autonomii (Klerigo kaj scienca popularigo en Galicio dum periodo de aŭtonomeco),
  • Dyktatura zdrady. Polska w 1947 roku (Diktaturo de perfido. Pollando en 1947),
  • Profesorowie UJ w aktach UB i SB (Profesoroj de JU en aktujoj de Sekureca Ofico kaj Sekureca Servo).

Ryszard Terlecki estis publicisto, redaktoro kaj kunlaboranto de pluraj revuoj, i.a kunfondinto kaj ĉefredaktoro de "Czas Krakowski" (La Tempo de Krakovo)”. De 1995 ĝis 1998 prezidis al programa konsilantaro de Radio Kraków. En la jaroj 1996–1998 estis ĉefredaktoro de taggazeto "Nowiny" (Novaĵoj) en Rzeszów. De 1997 eniris redakcian konsiston de jarlibro "Studia Rzeszowskie" (Studoj de Rzeszów), kaj de 2002 de la duonjarlibro "Horyzonty Wychowania” (Horizontoj de Edukado).

De 2000 ĝis 2006 estis ĉefo de Buroo de Publika Edukado en krakova filio de Instituto pri Nacia Memoro, poste ĝis 2007 direktoro de la filio. Li lekciis en Papa Universitato "Johano Paŭlo la 2-a" en Krakovo.

Distingoj redakti

En 2011 estis distingita per Medalo "Al Senflekseblaj en la vorto" (Niezłomnym w słowie), kaj en 2017 per Kavaleria Kruco de la hungara Ordeno de Merito.

Privata vivo redakti

Filo de verkisto kaj ĵurnalisto Olgierd Terlecki. Junaĝe partoprenanto de hipia movado kaj unu el antaŭuloj de ĉi tiu junulara subkulturo en Pollando. Dufoje edziĝinta, kun trio da infanoj el la unua geedzeco.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti