Saŭrornitolesto (Saurornitholestes = "lacert-birda ŝtelisto") estis kojoto-granda karnomanĝanta dromeosaŭreda dinosaŭro kiu vivis dum la malfrua kretaceo en regiono kie nun estas Alberto (Kanado). Oni trovis plurajn partajn skeletojn, dekojn de izolitaj ostoj, kaj multajn dentojn en la badlandoj de Dinosaŭra Provinca Parko en Alberto; la plimulto de ĉi tiuj konserviĝas en la Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell en Drumheller (Alberto).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saŭrornitolesto
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Skeleto de Saurornitholestes langstoni ce la Muzeo de la Rok-Montaro.
Skeleto de Saurornitholestes langstoni ce la Muzeo de la Rok-Montaro.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Deinonychosauria
Familio: Dromeosaŭredoj Dromaeosauridae
Subfamilio: Velociraptorenoj Velociraptorinae
Genro: Saŭrornitolesto Saurornitholestes
Sues, 1978
Konserva statuso
fossil
Specioj
  • S. langstoni (tipo)
  • S. robustus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel aliaj teropodoj en la familio de dromeosaŭredoj, saŭrornitolesto havis longan, kurbiĝantan, klingecan ungon ĉe la dua piedfingro. Saŭrornitolesto estas pli longkrura kaj malpeza ol aliaj dromeosaŭredoj kiel velociraptoro kaj dromeosaŭro. Ĝi similas velociraptoron en tio ke ĝi havas grandajn dentojn fronte en la makzeloj; entute saŭrornitolesto plej multe similas velociraptoron el ĉiuj dromeosaŭroj, kvankam oni ankoraŭ ne precize komprenas la interrilatojn de la dromeosaŭreda familio.

Skizo de Saurornitholestes langstoni

Saŭrornitolesto ŝajnas esti la malgranda teropodo plej multe postlasinta siajn restaĵojn en Dinosaŭra Provinca Parko, kaj oni trovas ĝiajn dentojn kaj ostojn ĉi tie multe pli ofte ol tiujn de ĝia pli granda samtempe vivinta parenco, dromeosaŭro. Oni scias malmulton pri tio, kion ĝi manĝis kaj kiel ĝi vivis, sed oni trovis denton de saŭrornitolesto en la flugilosto de la flugsaŭro kecalkoatlo; oni tamen ne scias ĉu ĝi efektive mortigis la flugsaŭron aŭ ĉu ĝi simple manĝis jam mortintan beston.

Oni trovis similajn dentojn en pli novaj tavoloj, sed ne estas sciate ĉu ili venas de S. langstoni aŭ ĉe de alia, parenca specio.

Referencoj redakti

  • Sullivan, R.M. (2006). "Saurornitholestes robustus, n. sp. (Theropoda:Dromaeosauridae) from the Upper Cretaceous Kirtland Formation (De-Na-Zin member_), San Juan Basin, New Mexico." NMMNH Bulletin 35: 253-256.