La saŭruracoj (latine Saururaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 7 speciojn[1],[2] disvastigitajn en la norda modera zono (holarktiso). Ĝia tipa genro estas saŭruro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saŭruracoj
Houttuynia cordata (folioj kaj floraro)
Houttuynia cordata (folioj kaj floraro)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Subklaso: magnoliedoj Magnoliidae
Ordo: piperaloj Piperales
Familio: saŭruracoj Saururaceae
Rich. ex T.Lestib. [1]
saŭruro Saururus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo kaj ekologio redakti

 
folioj kaj floraro de Houttuynia cordata

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

Temas pri dujaraj ĝis multjaraj , herbaj plantoj. Ili formas rizomoj kiel travintra organo aŭ stolonoj. La tigoj estas dividita.

La simplaj, alternestarantaj, spirale aŭ duvice starantaj folioj estas dividitaj en petioloj kaj foliplatoj, karecaj kaj aramaj. La simpla foliplato estas plej ofte oblongaj aŭ ovformaj kaj je la bazo korformaj aŭ rondigita. Ili ne havas paralelan nervuron. La stomoj estas ciklocitaj. Ekzistas stipuloj, kiuj plej ofte estas kunkreskintaj kun la petioloj.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La floroj kune staras en finestarantaj grapolajspikaj floraroj. Por allogi la polenigantojn ekzistas ofte brakteoj.

La etaj floroj estas radiosimetriaj kaj seksaj. Involukroj mankas. Ekzistas unu ĝis tri cirkloj da po tri ĝis kvar fekundaj stamenoj kaj tri ĝis kvin epiginaj karpeloj. Andreceo kaj gineceo estas laŭlonge aŭ nur je la bazo kunkreskintaj. . La mplej ofte kvar aŭ malofte kvin plej ofte epiginaj kaj nur ĉe Anemopsis hipoginaj karpeloj. Ili estas liberaj aŭ parte ĝis komplete unukamera ovario kunkreskontaj. La tri ĝis kvin pistiloj finiĝas en stigmo. Formiĝas pli aŭ malpli malprofundaj karnecaj foniklojkapsulfruktoj. La plantoj de la genro Saururus formas fruktarojn. La semoj enhavas nur malmulte da endospermo kaj multe da amelriĉa perispermo. La embrio estas nur rudimenta kaj eta ĉe la semmaturiĝo.

Enhavosubstancoj redakti

Ĉiuj specioj havas cianidino kaj la flavonoidoj kaempferolo kaj kverketino. Ili ankaŭ enhavas esencaj ŝtofoj kaj akumuliĝas kalcioksalato en kristaloj.

Disvastigo redakti

La disvastigo estas la holarktiso de la moderaj ĝis la tropikaj zonoj en la okcidenta Azio, en suda Usono kaj en Meksiko.

 
floraro kun bone videblaj brakteoj de kalifornia anemopso (Anemopsis californica)
 
floraro de Saururus cernuus
 
ĉinia saŭruro (Saururus chinensis)

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:


Utiligado redakti

De Houttuynia cordata oni povas manĝi la fruktojn, foliojn kaj la subrundajn plantpartojn. La efikoj estis esploritaj. La drogo de Houttuynia cordata (japana: „segiun“ = „nova energio en la rivero“) el la folioj helpas kontraŭ ŝvelaĵoj.

Saururus cernuus estas akvaria planto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti