Sajjidah Rukajja Moskeo

La Sajjidah Rukajja Moskeo (arabe مسجد السيدة رقية) estas en Damasko, Sirio, kaj enhavas la tombon de Sukajna bint Husajn, konata ankaŭ kiel Rukajjah, nome juna filino de Al-Husajn ibn ‘Alī.[1]

Sajjidah Rukajja Moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj33° 30′ 48″ N, 36° 18′ 26″ O (mapo)33.5133333336.30722222Koordinatoj: 33° 30′ 48″ N, 36° 18′ 26″ O (mapo)

Sajjidah Rukajja Moskeo (Sirio)
Sajjidah Rukajja Moskeo (Sirio)
DEC
Sajjidah Rukajja Moskeo
Sajjidah Rukajja Moskeo

Map
Sajjidah Rukajja Moskeo
Vikimedia Komunejo:  Sayyidah Ruqayya Mosque [+]
vdr

Historio redakti

Laŭ la rakontoj de islama Ŝijaismo kiu estas celebrataj ĉiujare okaze de la Aŝuro, kiel memorigilo de la Batalo de Kerbala kaj la pena veturado al Damasko kiu okazis poste, Sukajnah mortis kvarjaraĝa en la prizono de Jazid la 1-a, kie ŝia korpo estis origine enterigita. Jarojn poste, tamen, pro inundoj, ŝia tombo estis remalfermita kaj la korpo estis translokigita al la loko kie estas nun la moskeo.[1]

La moskeo estis konstruita ĉirkaŭ la maŭzoleo en 1985 kaj montras modernan version de Irana arkitekturo, kun multaj speguloj kaj oraj artaĵoj. Estas malgranda moskea areo apude al la sanktejo, kun malgranda korto antaŭe. Tiu moskeo troviĝas proksime de la Moskeo de la Umajadoj kaj de la Al-Hamidijah Soŭko en centra Damasko.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Syria. Mailviruskid.tripod.com. Alirita 2016-10-14.

Literaturo redakti

  • Dumper, Michael; Stanley, Bruce E.; Abu-Lughod, Janet L. (2007). Cities of the Middle East and North Africa: A Historical Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 9781576079195.