Sargentes de la Lora

Sargentes de la Lora [sarĤENtes delaLOra] estas loĝloko kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la centro de la komarko Páramos.

Sargentes de la Lora
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09145
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 3° 52′ U (mapo)42.769166666667-3.8727777777778Koordinatoj: 42° 46′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 019 m [+]
Areo 86,22 km² (8 622 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sargentes de la Lora (Provinco Burgoso)
Sargentes de la Lora (Provinco Burgoso)
DEC
Sargentes de la Lora
Sargentes de la Lora
Situo de Sargentes de la Lora
Sargentes de la Lora (Hispanio)
Sargentes de la Lora (Hispanio)
DEC
Sargentes de la Lora
Sargentes de la Lora
Situo de Sargentes de la Lora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sargentes de la Lora [+]
vdr

Geografio redakti

 
Iama naftelfosejo.
 
Dolmeno.
 
La dolmeno kun koridoro.
 
Naftomuzeo.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas sep loĝlokojn, okupas totalan areon de 86,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 115 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 900 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn ses loĝlokojn: nome Ayoluengo, Lorilla, Moradillo del Castillo, San Andrés de Montearados, Santa Coloma del Rudrón kaj Valdeajos; plus la senhomejon Ceniceros. Ĝi limas norde kun la municipo de Kantabrio Valderredible.

Historio redakti

Estis trovitaj dolmenoj de Prahistorio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ĝi formis parton de la Partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formabis la Intendencia de Burgos, en ties kategorio de izolaj loĝlokoj, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; kaj en la Censo de Floridablanca de 1787, estis senjorlanda jurisdikcio kies posedanto estis la Monaĥej de las Huelgas, kies abatino nomumis urbestron. En 1843 ĝi apartenis al la partido de Sedano kaj havis 19 hejmojn kaj 68 loĝantojn. Inter la censo de 1857 kaj la antaŭa, pliiĝis la municipa teritorio ĉar ĝi aligis Ayoluengo, Lorilla, Moradillo del Castillo, San Andrés de Montearados, Santa Coloma del Rudrón kaj Valdeajos.

La 6an de junio 1964, ĉirkaŭ 6 000 litroj da nafto estis elfosita en Valdeajos de la Lora. Tio okazis por la unua fojo en Hispanio kaj la novaĵo estis distrumpetita de la frankisma registaro; oni establis stacion kiu funkciis ĝis 2017. Jam antaŭe oni konstatis, ke tio ne estas enspezofonta.​

En 2005 kaj 2006 okazis punka muzikfestivalo Petróleo Rock, kiu poste translokiĝis en 2007 al Miranda de Ebro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, la arkeologiaj kuŝejoj de la dolmenoj, la areo de tranĉeoj el la Hispana Enlanda Milito, la Nafto-Muzeo, inaŭgurita en 2015, kaj unika muzeo tiutipa en Hispanio ktp.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti