Sedmihorky

vilaĝo en Ĉeĥio

Sedmihorky (germane Wartenberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Karlovice. Ĝi troviĝas proksimume 0,5 km okcidente de Karlovice. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/35. Estas ĉi tie registritaj 58 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 194 loĝantoj. Devene la hodiaŭa Sedmihorky nomiĝis Nová Ves. En la jaro 1966 estis permesita laŭ postulo ŝanĝo de la nomo Nová Ves al Sedmihorky.

Sedmihorky
(Nová Ves)
germane Wartenberg
vilaĝo
Sedmihorky, ŝoseo kun domo n-ro 50
Oficiala nomo: Sedmihorky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Karlovice
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Bohemia paradizo
Montaro Jiĉina montetaro
Domoj 58 2011
Situo Sedmihorky
 - koordinatoj 50° 33′ 38″ N 15° 12′ 16″ O / 50.56056 °N, 15.20444 °O / 50.56056; 15.20444 (mapo)
Katastro 10,21 km² (1 021 ha) Karlovice
Loĝantaro 194 (2021)
Denseco 19 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 511 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sedmihorky
Portalo pri Ĉeĥio

Sedmihorky situas en katastra teritorio Karlovice kun areo 10,21 km².

Lázně Sedmihorky redakti

 
Lázně Sedmihorky
 
Monumento de A. V. Šlechta en Lázně Sedmihorky

La 1-a de julio 1966 Sedmihorky estis alinomita (te. la devena loko kaj kelke da konstruaĵoj de banloko Sedmihorky) al Lázně Sedmihorky.

Historio de la banloko redakti

Oriente de la devena Sedmihorky fondis turnova kuracisto Antonín Vincenc Šlechta en la jaroj 1839-1841 akvokuracan banlokon. Ĝi akiris la nomon laŭ minerala fonto "Sedmihorka", konata ekde la jaro 1702. Oni kuracis laŭ kuuracista preskribo per malvarma akvo, restado en freŝa aero, korpa ekzercado kaj dieto. Veturis ĉi tien signifaj personecoj, kiel ekz. Jan Neruda, Eliška Krásnohorská, Otilie Sklenářová-Malá, Gustav Pfleger Moravský, Jindřich MošnaFrantišek Karel Kolár, sed ankaŭ germane parolantaj gastoj.[1]

Post morto de d-ro Šlechta en la jaro 1886 sla celigo de la areo iom post iom ŝanĝiĝis; oni praktikis ekz. kuracado per torfo. En la jaro 1914, post foriro de lasta loka kuuracisto en armeon, la banloko ŝanĝiĝis en klimatajn kaj la konstruaĵoj estis uzataj por loĝigo de someraj gastoj.[1] En la jaro 1945 ĝi estis kiel konsisto de senjorujo Hrubá Skála naciigitaj laŭ dekretoj de Beneš kaj ŝanĝita en resanigejon de RSM, post la revolucio ŝanĝita en komercan kompanion.[2] En la pasinteco (jaro 2010) la restaŭrigitaj kaj konservitaj banlokaj domoj (Kasteleto, Fontejo) servis kiel hotelo kaj kongresa centrejo.[3]

Nuntempe ĉiuj konstruaĵoj kaj objektoj de la banloko estas fermitaj.

Alveno redakti

Lázně Sedmihorky estas alirebla sur ŝoseo III/03521 kondukanta el ĉefa ŝoseo I/35 JičínTurnov, kiun borderas aleo de memorigaj arboj. Okcidente de la ŝoseo situas ŝatata Aŭtokampadejo Sedmihorky.

Lázně Sedmihorky estas komenco kaj celo de instrupado Hruboskalsko. Verde markita turisma vojo kondukas al kastelo Hrubá skála, tra la banloko kondukas blue markita longdistanca vojo Železný Brod - Kozákov - Kacanovy - Vysoké Kolo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869240
1880261
1890272
1900234
1910233
1921238
JaroLoĝantoj
1930341
1950280
1961180
1970174
1980181
1991162
JaroLoĝantoj
2001143
2011134
2021194

Memorindaĵoj en ĉirkaŭaĵo redakti

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti