Seine-et-Oise [sɛ.n‿e waz] estas eksa departemento de Francio. Ĝi situis en la okcidenta parto de Francilio kaj ricevis sian nomon de la riveroj Seine (Sejno) kaj ĝia alfluanto Oise (Uazo), kiuj konverĝas sur ĝia teritorio.

Mapo de la departemento

Ĝi havis areon de 5659 km2 kaj la censo de 1801 atribuis al ĝi 421 525 loĝantojn.[1]

Ĝi estis limigita norde de la departemento Oise, oriente de tiu de Seine-et-Marne, sude de tiu de Loiret, kaj okcidente de tiuj de Eure kaj Eure-et-Loir. En la interno estis la departemento Seine, kiu inkluzivis Parizon, kaj kiu estis tute ĉirkaŭita de Seine-et-Oise.[1]

Historio redakti

 
Germanaj soldatoj en Seine-et-Oise, aŭgusto 1944

La departemento estis kreita la 4-an de marto 1790, kun prefekturbo en Versailles.[2]

La 17-an de februaro 1800 ĝi estis dividita interne en kvin arondismentojn, kun subprefekturboj en Versailles, Corbeil, Étampes, Mantes kaj Pontoise. En 1812 estis kreita la arondismento de Rambouillet.[2]

La administra reformo de la 10-a de septembro 1926 forigis la arondismentojn de Étampes kaj Mantes, kvankam ĉi lasta estis restarigita en 1943.[2]

La 7-an de novembro 1962 estis kreitaj novaj arondismentoj, kun subprefekturboj en Montmorency, Palaiseau, Le Raincy kaj Saint-Germain-en-Laye.[2]

La 10-an de julio 1964 estis publikigita leĝo pri administra reorganizado de la pariza regiono, kiu planis la kreon de novaj departementoj. Ĉi tiu normo estis ellaborita per la dekreto de la 25-a de februaro 1965 kiu organizis la komencon de la novaj departementoj en la sekvaj tri jaroj. Tiel, la 2-an de junio 1966 estis forigita la arondismento de Corbeil-Essonnes, tiu de Étampes estis restarigita, kaj estis kreitaj la novaj prefekturboj —estontaj departementaj ĉefurboj— de Évry, Pontoise kaj Versailles —ĉi lasta respondeca pri nova teritorio— kaj la arondismento de Argenteuil.[2]

La 1-an de januaro 1968 estis forigita departemento Seine-et-Oise. Ĝia teritorio estis dividita inter Essonne (198 komunumoj), Hauts-de-Seine (9 komunumoj), Seine-Saint-Denis (16 komunumoj), Val-de-Marne (18 komunumoj), Val-d'Oise (185 komunumoj) kaj Yvelines (262 komunumoj).[2]

Departemento Yvelines, kies prefekturbo estas tiu de la antaŭa Seine-et-Oise, konservis la departementan numeron 78.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (1927) Enciclopedia Universal Ilustrada Europeo Americana (hispane). Espasa-Calpe, p. 193 vol. 55. ISBN 84-239-4555-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Site sur la Population et les Limites Administratives de la France. SPLAF. Alirita 20 febraro 2011.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sena y Oise en la hispana Vikipedio.