Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la kantistino. Por informoj pri la filmo pri Selena, vidu la artikolon Selena (filmo).

Selena Quintanilla Pérez , pli konata kiel Selena, estis usona-meksika kantistino, agnoskata en la tempo de sia morto kiel reĝino de teĥana muziko. Selena naskiĝis kiel plej juna infano de meksika almigrinta familio. Ŝia unua albumo estis eldonita kiam ŝi aĝis dekdu jarojn. En la teĥana muziko en la jaro 1987 estis al ŝi donita premion de la jara kantistino. Tiu ĉi premio alportis al ŝi kontrakton kun EMI. Komence de la 1990-aj jaroj en hispanlingvaj landoj, ekzemple en Meksiko, ŝi iĝis famulo kun albumoj kiel Selena Live!. En 1993 ŝi gajnis kun tiu ĉi albumo Grammy-an premion pro la plej bona meksika-usona albumo. La kanto "Amor Prohibido" en la jaro 1994 tenis ŝin inter la kvar plej bonaj hispanaj furorkantoj.

Selena
Naskonomo Selena Quintanilla
Alie nomata The Queen of Tejano music
Naskiĝo 16-an de aprilo 1971 (1971-04-16)
en Lake Jackson
Morto 31-an de marto 1995 (1995-03-31) (23-jaraĝa)
en Corpus Christi
Edz(in)o Chris Pérez
Deveno UsonoLake Jackson, Teksaso, Usono
Ĝenroj Teĥana muziko, Latina popmuziko, Popmuziko
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1984 – 1995
Eldoninto EMI, Capitol
Parencaj
temoj
Selena y Los Dinos, A.B. Quintanilla, Chris Perez, Jennifer Lopez
Retejo www.q-productions.com
Persona informo
Naskonomo Selena Quintanilla
Mortokialo pafvundo
Tombo Seaside Memorial Park
Lingvoj usona angla • meksika hispana lingvo • hispana
Ŝtataneco Usono
Alma mater California Miramar University • American School of Correspondence
Subskribo Selena
Familio
Patro Abraham Quintanilla
Frat(in)o A.B. Quintanilla
Edz(in)o Chris Pérez
Okupo
Okupo kantistoproparolantoaktoro • televida aktoro • filmaktoro • mododezajnisto
Verkoj Como la Flor
Amor Prohibido
No Me Queda Más
Bidi Bidi Bom Bom
TTT
Retejo https://q-productions.com/
vdr

Murdo, krimita fare de Yolanda Saldívar, donis al ŝi legendan postenon en Usono kaj en Meksiko. La 12-an de aprilo 1995, du semajnoj post ŝia morto, George W. Bush, estinte guberniestro de Teksaso, proklamis ŝian naskiĝtagon Tago de Selena en Teksaso. En 1997 oni sorti filmon, en kiu Jennifer Lopez korpigas la vivon de Selena. Selena estas samtempe rememorigata de muzeo kaj de granda bronza statuo, nome Mirador de la Flor en Corpus Christi, kiu estas ĉiusemajne vizitata de centoj da vizitantoj.

Vivo kaj kariero redakti

Selena Quintanilla naskiĝis en Lake Jackson en Teksaso kiel plej juna infano de Abraham Quintanilla, la oficisto en eksporta sekcio kaj la eksa kantisto kaj Marcela Quintanilla.[1][2] Ambaŭ estis meksikaj almigrintoj.[3] Ŝi komencis kanti en sia sesa jaro kaj kiam ŝi aĝis naŭ jarojn, sia patro fondis muzikan grupon, nome "Selena y Los Dinos".[4] La grupo dekomence ludis en familia restoracio "Papagallos" de Quintanilla-oj, sed la restoracio bankrotis post la fondo de grupo.[5] La familio bankrotis kaj devis forlasi sian hejmon. Ili prenis tutan muzikan ekipon kaj malnovan aŭtobuson kaj la familio translokiĝis en Corpus Christi en Teksaso. Tie ili ludis dum ĉiu okazo - en strat-anguloj, dum geedziĝoj, quinceañeras kaj foiroj.[6]

Tiu ĉi klopodo pri popularigo de iulia nomo sukcesis en la jaro 1984, kiam Selena en sia dekdua jaro diskigis la unuan albumon en loka gramofona firmao.[7] Sed la albumo ne estis vendata en vendejoj kaj ŝia patro aĉetis ĉiujn originalojn. La albumo estis pli poste permesita en la jaro 1995 sub titolo Mis Primeras Grabaciones.[8]

Selena estis konsiderata kiel inteligenta studantino - kiam ŝi estis en lernejo. Kiel ŝi iĝis pli populara, la vojaĝpostiloj kaj planoj de prezentiĝoj komencis miksiĝi en ŝian edukadon. Malgraŭ tio ŝi akiris en sia deksepa jaro diplomon de mezlernejo - usona lernejo de koreksponadado en Chicago kaj ŝi estis akceptita en ŝtata universitato de Luiziano.[9] En la jaro 1986 Selena eldonis sian duan albumon Alpha. En 1986 ŝi malkovris du gravajn famulojn en la teĥana muzika industrio: Rick Trevi, la fondinto de la muzika prezo Tejano, kaj Johnny Canales, konferenciero de populara estrado en la hispana, en kiu Selena prezentiĝis jam kiam ŝi estis dekdujara.[7]

Sukcesoj redakti

Ĉe Tejano muziko Awards en la jaro 1987 Selena ricevis premion de jara kantistino (tiu ĉi "regado" en Awards daŭris sep jarojn).[10] En la jaro 1988 Selena eldonis du albumojn, Preciosa kaj Dulce Amor. En 1989, Selena ankaŭ konsentis kontrakton kun Koka-kolao kaj per tio ŝi fariĝis unu el iliaj parolistoj por tiu ĉi jaro kaj ŝia koncertoj altiris milojn da homojn.[11]

En la jaro 1988 Selena renkontis gitariston Chris Perez, kiun havis propran grupon. La familio de Quintanilla-oj luigis lin kiel gitaristo en la grupon en 1990 kaj Selena komencis ami Chris.[12] La patro unue ne aprobis la rilaton inter Chris kaj Selena, kaj elĵetis lin el la grupo. Iom post iom li akceptis la rilaton kaj li diris al Selena, ke Perez povas reveni nur se ili geedziĝas kaj translokiĝas proksimen de la familia domo. Selena akceptis tion kaj la 2-an de aprilo 1992 ŝi edziĝis Perez en regiono Nuences en Teksaso. Quintanilla aldonis la familian nomon Perez al ŝia propra.[12]

En la jaro 1990 Selena eldonis plian albumon, Ven Conmigo, kunmetita de ŝia ĉefa komponisto kaj frato Abraham Quintanilla III.[13] Samtempe, sanitara flegistino kaj ŝatanto de Selena, Yolanda Saldívar, proponas al la patro de Selena ideon pri ekstarto de ŝatanto-klubo.[4] Ŝia deziro estis plenumita kaj tiel ŝi iĝis prezidantino de la klubo kaj manaĝerino de siaj butikoj. Saldívar estiĝis proksima amikino de la familio de Quintanilla-oj, sed pli poste ŝi perfidis tiun ĉi amikecon.[12] Plia albumo de furorkanto, Entre Mi Mundo, estis aktivigita en la jaro 1992 kaj ĝi atingis oran postenon. La kantoj de tiu ĉi albumo, kiel ekzemple Como La Flor, helpis fariĝi famulo Selena. Sia albumo Live! (1993) gajnis Grammy-an premion kiel plej bona meksika-usona faro.[4][12]

En la jaro 1994 Selena eldonis alian albumon, kiun gajnis alian premion por la jaraa meksika-usona albumo.[4] Selena ankaŭ komencis proponi kaj produkti propran produktaron de vestoj por la jaro 1994. Ŝi malfermis du butikojn nomitajn Selena Inc., unu el Corpus Christi kaj en San Antonio.[4] Ŝi ekipis ĉion kun propra loĝigo kaj kosmetika salono. La hispana komerca ĵurnalo skribis, ke la kantistino profitis pli ol kvin milionojn da dolaroj el tiuj ĉi butikoj.[14] Ŝi tiel iĝis unu el dudek plej riĉaj hispanaj artistoj en la mondo. Selena estis indikata apud Erik Estrada en la Latina sapa opero Dos Mujeres. Kiam ŝi aperis en programo, ŝi premion suprenflugis. Ŝi estis petita, por ke ŝi ŝanĝu sian aspekton, sed ŝi rifuzis tion pro malsamo de la planoj.[15]

Dume Selena kun sia bando daŭrigis en akceptado de honoroj; la reklama kompanio Premio Lo Nuestro donis al ili sume ses prestiĝajn aprezojn ensumiganta aprezon de La plej bona latina artisto kaj kanto de la jaro "Como La Flor", kaj Koka-Kolao fabrikis memorigan botelon omaĝe de ilia kvinjara kunlaborado.[16] Ankaŭ ŝia dueto kun Barrio Boys, "Dondequiera Que Estes", celis al suproj de anketoj de ŝatateco de la latina kreado.[16] Tio ekigis Selenon vojaĝi ĝis Novjorko, Argentino, Puerto-Riko kaj Meza Ameriko, kie estis je ŝi kreskantaj postuloj. Ankaŭ dueto kun Salvadorian, kantisto Alvaro Torres, "Buenos Amigos", estis furorkanto.[16]

Dume en la jaro 1994 Selena senĉese daŭrigis en la vojaĝado, kio signifis tian komercan sukceson en Meksiko, ke ĝi estis kvarfoje la latina furorkanto numero unu.[17] Senpere ĝi postsekvis albumon Mi Tierra de Gloria Estefan, punkto numero unu el la furorparadoj. Amor Prohibido estis vendita pli ol 400.000 da kopiaĵoj nur de marto de 1995 kaj ĝi atingis per tio oran postenon.[18] En tiu ĉi momento Quintanilla disvolvis planojn surdiskigi la albumon en la angla. Komencis preparoj de tiu ĉi albumo kaj Selena intertempe daŭrigis en la vojaĝo kun albumo Amor Prohibido.[9][19]

En la jaro 1995 Selena korpigis figuron por portreto en romantika komedio Don Juan DeMarco, kie rolis Marlon Brando, Johnny Depp kaj Faye Dunaway.[20] Ŝi aperis en fono malantaŭ kantisto dum la unua sceno. Ankaŭ en februaro Selena aranĝis koncerton en Houston Livestock Show kaj Rodeo en Houston Astrodome, kiu ekinteresis pli ol 60.000 da ŝatantoj, kaj tio estis pli ol havis tiaj steloj kiel estas George Strait, Vince Gill kaj Reba Mcintire.[1] Nerigardante la plenan horaron Selena daŭrigis en vizitadoj de lokaj lernejoj kaj ŝi parolis kun studentoj pri graveco de klereco. Ŝi dediĉis la tempon al civitanaj organizaĵoj kiel D.A.R.E.[21] kaj ŝi planis fondusan koncerton. Tiuj ĉi sociaj demonstroj profitis el loalajeco de ŝia kaj de ŝiaj senĉesaj ŝatantoj. La angle kantata albumo de Selena estis preparita somere de 1995. Pro la timo, por ke ŝiaj meksikaj ŝatantoj ne pensu, ke ŝi forturniĝis de ili, ŝi surdiskigis tiun ĉi novan albumon ankaŭ en la teĥana lingvo. Intertempe ŝi ankaŭ planis malfermon de pli ol du butikoj, inkluzive de unu en Monterrey en Meksiko.[21]

Morto redakti

 
Tombo de Selena

En la jaro 1995 la familio de Quintanilla malkovris, ke Yolanda Saldívar, la prezidantinto de la ŝatanto-klubo de Selena kaj meneĝerino de ŝiaj butikoj, ŝtelis monon al butikoj, kaj komune ili decidiĝis fini kun ŝi la kunlaboradon.[4] Baldaŭ post tio Selena konsentis, ke ŝi renkontiĝos kun Saldívar en Days hotelo en Corpus Christi en Teksaso matene la 31-an de marto 1995, por ke ŝi akiru dokumentojn kiel bazon por impostoj.[22] Ŝi postulis ĉe la motelo la mankantajn financajn dokumentojn.[23] Saldívar malfruigis la transdonon pro tio, ke ŝi proklamis, ke ŝi estis seksatencita en Meksiko. La kantistino forveturis Saldívar-on en lokan malsanulejon, kie kuracistoj trovis nenian pruvon pri la seksatenco. La virinoj revenis al motelo, kie Selena denove postulis la mankantajn financajn dokumentojn.[9][24]

Tie la kverelo daŭrigis pro defraŭdo kaj Saldívar elprenis armilon el sia retikulo. Unue ŝi ekcelis per ĝi al sia propra frunto, poste al la frunto de Selena.[25] Kiel la kantistino estis foriranta el la ĉambro, Saldívar pafis ŝin en la dorson. Selena kuris en meneĝeran kancelarion en ĉambrego por helpo kun Saldívar malantaŭ la dorso, kiu nomis Selenon "ĉiesulino"! Falonte sur plankon ŝi markis Saldívar-on kiel atakinton kaj la ĉambron, kie ŝi estis pafita.[25] Ambulanco kaj polico venis al la loko kaj akompanis Selenon en la hospitalon, kie ŝi mortis pro perdo de sango je la 1-a horo kaj 5 minutoj nokte, en la aĝo 23 jaroj.[26] Dek ses tagoj antaŭ ŝia 24-a naskiĝtago. La armilo, kiu mortigis Selenon, estis pli poste neniigita kaj ties restaĵoj ĵetitaj en Corpus Christi Bay.[27][28][29]

La morto de Selena ŝokis kaj malĝojigis la latinanojn kaj la nelatinanojn transverse tra Usono. La ĉefaj stacioj interrompis sian regulan informon; Tom Brokaw montris Selenon kiel "Meksikan Madonnon".[4] Sur multaj lokoj oni adoris la memoron de kantistino kaj radiostacioj en Teksaso ludis ŝian muzikon seninterrompe. Ŝia sepulto altiris proksimume 60.000 funebrantojn, multe da ili venis el eksterlando.[30] Inter personecoj, kiuj tuj anonciĝis kun kondolenco ĉe Quintanilla-oj, estis Gloria Estefan, Julio Iglesias kaj Madonna. Ĵurnalo People eldonis memorigon omaĝe al Selena.[31] Kelke da tagoj post tio Howard Stern ŝercis dum la sepulto per tio, ke ŝerce li agis en la funebrantojn farante notojn al ŝia muziko inkluzive de "tiu ĉi muziko absolute nenion signifas por mi. Alvin kaj Chipmunks havas pli animon kaj la hispanoj havas la plej malbonan stilon en la muziko. Ili havas nenian profundecon". Tiuj ĉi notoj ekfuriozigis la tutan hispanan komunumon en la tuta Teksaso.[32]

Du semajnoj post ŝia morto George W. Bush, la pli posta guberniestro de Teksaso, proklamis la 16-an de aprilo kiel "Selena Day" en Teksaso. Bush proklamis en tiu ĉi tago:

 
 Perdo de tiu ĉi juna talentema kantistino tuŝas de milionoj, kiuj vidis ŝin ne nur kiel kantistinon, sed ankaŭ kiel amikon. Ŝia muziko kaj la aparta alporto al Teksaso, Usono, Meksiko kaj la mondo senĉese inspiros homojn de ĉiuj aĝoj kaj kulturo.[11] 

Ĉisomere Dreaming of You, la albumo de Selena, la kombino de hispanaj kantoj kaj kelke da anglaj lingvaj periodoj, debutis kiel numero unu sur Elmontra tabulo de muzika furorparado en Usono.[33] Ĝi faris el ŝi la hispanan kantistinon numero unu kaj dua plej supera debutantino en la historio post Michael Jackson.[34] Al la tago de eldono de tiu ĉi albumo oni vendis pli ol 175.000 kopiaĵoj de surdiskigo de tiu ĉi popmuzika kantistino kaj dum la unua jaro oni vendis du milionoj da kopiaĵoj. Tiaj kantoj kiel "I Could Fall In Love" kaj "Dreaming Of You" estis tre ludataj en la ĉefaj usonaj radiostacioj kaj duanfojon ili atingis la 25-an lokigon en furorparadoj Hot 100. Ĝis nun, oni vendis Dreaming Of You proksimume kvar milionoj en Usono.[35]

En oktobro de 1995 ĵurio en Houston kondamnis Saldívar-on pro la murdo de la unua grado kaj ĝi sendis ŝin al ĝisviva restado en malliberejo kun ebleco de tralaso post 30 jaroj.[30]

Diskaro redakti

Diskaro
Titolo Detaloj Beko Vendoj Atestoj
US
[36]
US
TLA
[37]
US
RMA
[38]
CAN
[39]
Selena
  • Released: 17-a de oktobro 1989
  • Label: EMI Latin
  • Format: LP, cassette, CD
7
Ven Conmigo
  • Released: 6-a de oktobro 1990
  • Label: EMI
  • Format: LP, cassette, CD
3
  • RIAA: 2× Plateno (Latin)[40]
Entre a Mi Mundo
  • Released: 6-a de majo 1992
  • Label: EMI
  • Format: LP, cassette, CD
97 4 1
  • RIAA: 6× Plateno (Latin)[40]
Amor Prohibido
  • Released: 13-a de marto 1994
  • Label: EMI
  • Formats: LP, cassette, CD
29 1 1
  • RIAA: 20× Plateno (Latin)[40]
Dreaming of You
  • Released: 18-a de julio 1995
  • Label: EMI
  • Format: LP, cassette, CD
1 1 16
  • RIAA: 35× Plateno (Latin)[40]
  • MC: Oro
"—" Ĉu ne streki.

Filmo redakti

Filmo
Titolo Jaro Rolo Notoj
Don Juan DeMarco 1995 Ranchera kantisto minora rolo
Televido
Titolo Jaro Rolo Notoj
Johnny Canales Show 1985–1995 mem
Tejano Music Awards 1987–1995 mem
Dos mujeres, un camino 1993 mem
The Making of Selena the Movie 1997
Por Siempre Selena 1998
E! True Hollywood Story: The Murder Trial of Selena 1998
VH1 All Access: Selena 1999
Para Siempre Selena 2000
Por Siempre... Selena 2001–prezenti
Selena !VIVE! 2005
Biography 2008
Top Trece 2009
Historia de una Leyenda 2009
Famous Crime Scene: Selena 2010

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pérez Dávila, Angie, "A 10 años de la muerte de Selena", Noticieros Televisa, 31 March 2005. Kontrolita 10 October 2011. Arkivigite je 2010-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-11. Alirita 2012-07-13.
  2. Selena, the Queen of Tejano Music. Legacy.com. Alirita 2011-10-11.
  3. . Birthday hoopla is prohibited. Caller-Times. Caller.com (16 April 1997). Alirita 27 August 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Howe Verhovek, Sam. "Grammy Winning Singer Selena Killed in Shooting at Texas Motel", The New York Times, 1995-04-01, paĝo 1. Kontrolita 2010-08-25.
  5. "Latin singer Selena killed in Texas motel", The Milwaukee Sentinel, 1 April 1995. Kontrolita 10 October 2011. Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-26. Alirita 2021-12-25.
  6. "Viva Selena!", Daily News of Los Angeles, 1994-08-24. Kontrolita 2011-10-10.
  7. 7,0 7,1 Arrarás, María Celeste. (1997) Selena's secret: the revealing story behind her tragic death (hispane). Fireside, p. 256. ISBN 068483135X.
  8. "Selena Soundtrack Hints At Tejano Singer's Appeal", Miami Herald, 1997-03-18. Kontrolita 2011-10-11.
  9. 9,0 9,1 9,2 Mitchell, Rick. "Selena". Houston Chronicle, 21 May 1995. Retrieved on 1 February 2008
  10. "Selena's Song Slain singer opened Tejano to the world", Fort Worth Star-Telegram, 1995-04-26. Kontrolita 2011-10-11.
  11. 11,0 11,1 . Selena's Biography. Handbook of Texas. Texas State Historical Association. Alirita 6 October 2011.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Reports, Wire, "Gunshot Silences Singing Sensation Selena At Age 23", Orlando Sentinel, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.[rompita ligilo]
  13. Lopetegui, Enrique, "A Crossover Dream Halted Prematurely, Tragically Some Ambitious Plans Were Under Way to Bring Selena to Mainstream U.S. Audience", The Los Angeles Times, 8 April 1995. Kontrolita 21 July 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-07. Alirita 2021-09-05.
  14. "Selena – Life Events". Corpus Christi Caller Times, 27 March 2005. Retrieved on 7 June 2006. (el Retarkivo 20060513034837)
  15. "Tejano Singer Shot To Death", Sarasota Herald-Tribune, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.
  16. 16,0 16,1 16,2 Tarradell, Mario, "Singer soared beyond traditional limits on Tejano music", The Dallas Morning News, 1995-04-01. Kontrolita 2011-07-21.
  17. Chavez, Maria (2005). “Edition Espcial Selena”, TVyNovelas (Spanish) 26 (14), p. 124. Alirita July 14, 2011.. 
  18. "Selena's Death Shocks Hispanics", The Victoria Advocate, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.
  19. (28 November 1998) “Topping The Charts Year By Year”, Billboard 110 (48), p. LMQ3. Alirita 3 March 2010.. 
  20. "Selena: Singer was on the verge of mainstream stardom", The Atlanta Journal, 1995-04-05. Kontrolita 2011-10-11.
  21. 21,0 21,1 Prodis, Julia, "Many Americans Asking "Who is Selena?"", Park City Daily News, 1995-04-07. Kontrolita 2011-10-11.
  22. "Testimony of Richard Fredrickson". Houston Chronicle, 13 October 1995. Retrieved on 1 February 2008.
  23. "Singer Selena, an idol of Mexican-Americans, dies of gunshot wounds", The Vindicator, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.
  24. "October 12, 1995 testimony of Carla Anthony". Houston Chronicle, October 12, 1995. Retrieved on May 21, 2008.
  25. 25,0 25,1 "Mexican-American Singer Selena Fatally Shot In Texas Motel Room", Charlotte Observer, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.
  26. "Friday, 13 October, testimony of Shawna Vela". Houston Chronicle, 13 October 1995. Retrieved on 1 February 2008.
  27. "12 October 1995, the testimony of Norma Martinez". Houston Chronicle, October 12, 1995. Retrieved on February 1, 2008.
  28. Villafranca, Armando and Reinert, Patty. "Singer Selena shot to death". Houston Chronicle, 1 April 1995. Retrieved on 1 February 2008.
  29. "Tejano Music Star Selena Is Shot To Death At Age 23", Miami Herald, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.
  30. 30,0 30,1 Graczyk, Michael. "Selena's killer gets life". Associated Press, 26 October 1995. Retrieved on 1 February 2008.
  31. Guerra, Carlos, "A talent built on continued career growth", San Antonio Express-News, 1995-04-01. Kontrolita 2011-10-10.
  32. Asin, Stephanie and Dyer, R.A. "Selena's public outraged: Shock jock Howard Stern's comments hit raw nerve." Houston Chronicle, 6 April 1995. Retrieved on February 2008.
  33. Lannert, John (1995-06-10). “A Retrospective”, Billboard 107 (23), p. 112. Alirita 2011-10-11.. 
  34. Lannert, John (1995). “Selena's 'Dreaming of You' Is Bittersweet”, Billboard 107 (38), p. 108. Alirita 28 November 2011.. 
  35. Harrington, Richard, "Slain Tejano Singer Selena's Album Tops Pop Chart", The Spokesman-Review, 1995-07-29. Kontrolita 2011-07-22.
  36. Billboard 200: Selena's Album Discography. Billboard. Alirita 2011-12-13.
  37. Billboard: Selena's Latin Albums Discography. Billboard. Alirita 2011-12-13.
  38. Billboard: Selena's Regional Mexican Albums Discography. Billboard. Alirita 2011-12-13.
  39. (1995-10-30) “RPM 100 Albums (CD's & Cassettes)”, RPM (PDF) 62 (13). 
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 RIAA Gold & Platinum > Selena. Recording Industry Association of America. Alirita 2011-12-13.[rompita ligilo]
  41. 41,0 41,1 "Latin Music Mambo Its Way Up", Daily News of Los Angeles, 1995-07-05. Kontrolita 2011-11-18.
  42. Ferguson, Lisa. Tejano music’s fifth annual Las Vegas Super Weekend gets underway. Las Vegas Sun (1999-06-24).

Literaturo redakti

  • Frasier, David K. (2009), Show Business Homicides: An Encyclopedia, 1908-2009, McFarland, (ISBN 0786444223) 
  • Garcia, Alma (2002), The Mexican Americans, Greenwood Press, (ISBN 9780313314-95) 
  • Pérez, Daniel Enrique (2009), Rethinking Chicana/o and Latina/o popular culture, Palgrave Macmillan, (ISBN 9780230616066) 
  • L, J (1995), Beloved Selena Enters The Latin Music Hall of Fame, Prometheus Global Media, (ISBN 0006-2510) 
  • Patoski, Joe Nick (1996), Selena Como La Flor, Little Brown and Company, (ISBN 0316693782) 
  • Arrarás, Maria Celeste (1997), El Secreto De Selena : LA Reveladora Historia Detras De Su Tragica Muerte / The Secret Of Selena: LA Reveladora Historia Detras De Su Tragica Muerte, Fireside, (ISBN 068483135X) 
  • Peña, Manuel (2002), Música tejana : the cultural economy of artistic transformation, Texas A&M University Press Books, (ISBN 9780890968888) 
  • San Miguel, Guadalupe (2002), Tejano Proud: Tex-Mex music in the twentieth century, Texas A & M University Press Books, (ISBN 1585441880) 
  • Stacy, Lee (2002), Mexico and the United States, Marshall Cavendish, (ISBN 9780761474029) 
  • Parédez, Deborah (2009), Selenidad: Selena, Latinos, and the Performance of Memory, Duke University Press Books, (ISBN 0-8223-45021) 

Eksteraj ligiloj redakti