La Seula Pacpremio estas aljuĝita ekde 1990 kaj estas distribuita ĉiujn du jarojn. La premio estis donita por memorigi la sukceson de la Somera Olimpiko 1988 okazinta en Seulo, en 1988, kiu por Sud-Koreio estis difina diplomatia evento en kiu partoprenis 160 landoj el la tuta mondo. Laŭ liaj iniciatoj, ĉi tiu premio estas donita por reflekti la deziron de la korea popolo al paco. La nomuma komitato konsistas el 300 koreaj fakuloj, kaj 800 internaciaj fakuloj. La gajnintoj ricevas atestilon kaj kontantan premion de ducent mil dolaroj [1].

Seula Pac-Premio
서울평화상
pacpremio
Nomita laŭ Seulo
Lando Sud-Koreio
Fondita en 1990
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

En la pasinteco estis pluraj kazoj kie la gajninto de la premio ankaŭ gajnis la Nobel-premion pri paco; Ekzemple, en 1996, la organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj gajnis ĉi tiun premion, kaj tiam la organizaĵo ankaŭ gajnis la Nobel-premion pri paco en 1999. La gajninto de la Nobel-premio pri paco por 2018, Denis Mukwege, ankaŭ gajnis tiun ĉi premion en 2016.

Gajnintoj redakti

Jaro Ricevinto Lando
1990 Juan Antonio Samaranch  
1992 Georgo Shultz  
1996 Kuracistoj sen landlimoj  
1998 Kofi Annan  
2000 Sadako Ogata  
2002 Oxfam  
2004 Václav Havel  
2006 Muhammed Yunus  
2008 Suzanne Scholte  
2010 José Antonio Abreu  
2012 Ban Ki-moon  
2014 Angela Merkel  
2016 Denis Mukwege  
2018 Narendra Modi  
2020 Thomas Bach  

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti