La Siberia moskulo (Moschus moschiferus) estas moskulo vivanta en la montaraj arbaroj de Nordorienta Azio. Ĝi estas komune hejma ne nur en la tajgo de suda Siberio, sed vivas en partoj de Mongolio, Interna Mongolio, Manĉurio kaj la Korea duoninsulo.

Moschustier.jpg
Moschustier

Ĝia malgranda korpoformo permesas kaŝi sin de predantoj en la roka tereno kaj ankaŭ permesis al ili kuri precipe rapide de la predantoj. Kvankam portanta dentegojn, siberia moskulo estas fakte herbovorulo, ĝia ĉefa fonto de nutraĵo estas likenoj.

Pro la granda kvanto de ŝtelĉasado por ties mosko, viando kaj pro senarbarigo, la moskularo daŭre malpliiĝas. Oni supozas, atendas, ke ties nombro plu malpliiĝas (de 230.000). Kelkloke en Ĉinio kaj Rusio oni bredas ilin.

Taksonomio, subspecioj redakti

Matureco kaj pariĝo redakti

La siberia moskulo post unu jaro atingas seksan maturecon, dum averaĝa moskulo vivas almenaŭ 10 - 14 jarojn. Dum la reprodukta sezono, ĉe maskla moskulo kreskas dentegoj anstataŭ kornoj. Tiuj dentegoj estas uzataj por konkuri kun aliaj maskloj kaj allogi inojn. Dentegoj, kiuj estas pli longaj kaj pli fortaj, donas pli timigan aspekton kaj iĝas pli alloga al virinoj.

Post kiam la maskla kaj la ina moskulo pariĝas kaj la ino gravediĝas, la gravedeco daŭras pli ol 6 monatojn, kaj naskiĝas 1-3 idoj, kutime en majo-junio.

Vivareo kaj dieto redakti

 

Plimulto de la siberiaj moskuloj estas ĝenerale noktaj bestoj, vivantaj en la montara tajgo kaj troveblaj sur arbusto-kovritaj deklivoj, kie manĝaĵoj estas abundaj. Ŝtona loko disponigas fendojn kaj rokojn por la moskulo kaŝi sin de multaj predantoj, kiel de linkoj kaj guloj.

Moskulo havas preferon por facile digesteblaj nutroriĉaj nutraĵoj, kiuj estas riĉaj je proteino kaj malriĉaj je fibro. Dum la vintra periodo, moskulo povas postvivi eĉ per nutraĵoj kiuj estas malriĉaj je proteinoj sed riĉaj je energio kaj povas esti facile digesteblaj.

La plimulto de ilia dieto konsistas plejparte el likenoj, pino-nadloj, folioj, kaj arboŝeloj. Dum la vintro, 99% de muskola dieto estas likenoj. Siberia moskulo havas preferon por facile digesteblaj nutraĵoj.

Karakterizaĵo redakti

 
Kranioj

Ĝi estas plejparte noktaktiva besto kaj migras nur al mallongaj distancoj. Ĝi preferas altaĵojn de pli ol 2600   m. Plenkreskuloj estas malgrandaj, pezante 7-17   kg, kun ŝultroalto de 56-61 cm kaj kapo-trunka longo de 65-90 cm.

La plej okulfrapa karakterizaĵo de la siberia moskulo estas ĝiaj kojnodentoj kaj kanguruo-simila vizaĝo.